Marbaix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Marbaix
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe-Sud
Urbestro S-ro Damien Ducanchez
2008-2014
Poŝtkodo 59440
Kodo laŭ INSEE 59374
Demografio
Loĝantaro 426 (1999)
Loĝdenso 64 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°07′44″N 3°50′32″O  /  50.12889°N, 3.84222°O / 50.12889; 3.84222 (Marbaix)Koordinatoj: 50°07′44″N 3°50′32″O  /  50.12889°N, 3.84222°O / 50.12889; 3.84222 (Marbaix)
Alto 132 m - 197 m
Areo 6,62 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Marbaix en Francio
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Marbaix estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 426 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Marbaix estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Marbaix etendiĝas sur 6,62 km².

La vilaĝo situas ĉe la departementa vojo RD 962, mezvoje inter Avesnes-sur-Helpe kaj Maroilles.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ variaj historiaj dokumentoj, Marbaix sinsekve nomiĝis Merbasium, Merbasia, aŭ Marbaix en la 12-a jarcento, kaj poste Merbatia, MerbaixMerbais.

Ĝi estis unu el la kvar vilaĝoj (kune kun Maroilles, Noyelles-sur-Sambre kaj Taisnières-en-Thiérache), kiuj formis la terenon de Sankta Humbert. Marbaix mezepoke apartenis al la abatejo de Maroilles, kiu posedis farmobienon proksime al la preĝejo. La ĉefa ekonomia aktiveco de la loĝantoj longe restis la ekspluatado de la loka blua ŝtono.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

La generalo Jacques Fromentin, kiu famiĝis okaze de la batalo de Wattignies en 1793, mortis en Marbaix en 1830. Li estis interalie la militista guberniestro de Landrecies kaj, post kiam li edziĝis kun ino el Grand-Fayt, Joséphine Lebrun, li enloĝiĝis en Marbaix. Lia eksa domo fariĝis la urbdomo, kaj estis renovigita en 2006.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Marbaix apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Sud, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]