Marcel Reich-Ranicki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La krikisto en 2007, dum la Boerne-premio-dono.

Marcel Reich-Ranicki (naskiĝinta la 2-an de junio 1920 en Włocławek, mortinta la 18-an de septembro 2013 en Frankfurt am Main) estis pola-germana literaturkritikisto.

Vivo

Ekde 1929 li vivis en Berlino, de kie li deportiĝis en Pollandon; ekde 1940 li estis en la Varsovia geto, de kie li sukcesis fuĝi. Post la milito li estis lektoro kaj liberprofesia verkisto en Varsovio. En 1958 li transloĝiĝis en Germanion.

Kritikista kaj eldonista agadoj

Tie li dum longa tempon ege influis la literaturan kritikon per siaj eseoj, eldonoj de antologioj kaj kiel ĉefkritiksto en la ege ŝatata televida serio Literarisches Quartett (1988-2001), kiu konfrontigis multnombran spektantaron pri literaturaj aspektoj kaj problemoj.

Li apartenis al Gruppe 47, estis de 1960-73 daŭra kritikisto de la semajngazeto Die Zeit, de 1973-88 estro de la literatura redakcio de la ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung kaj ekde 1974 profesoro en Tübingen. Liaj meritoj estas ankaŭ en ampleksa eldonado i.a. de la lirika serio "Frankfurter Anthologie" (1976 sekv.), "Romane von gestern, heute gelesen" (3 volumoj, 1989-90), de la romanoj de A. Polgar kaj Wolfgang Koeppen.

En 1976 li kunfondis la premion "Ingeborg Bachmann", unu el la plej gravaj literaturaj honorigoj. Ekde la fino de la 1990-aj jaroj li engaĝiĝis en la diskuto pri germanlingva literatura kanono. Por tio li eldonis proprajn seriojn ("Der Kanon. Die deutsche Literatur", 2003 sekv.). Interesa (literatur)historie estis lia membiografio Mein Leben (1999; filmo en 2009).

Li ricevis multajn premion, i.a. la premion "Thomas Mann" en 1987 kaj la Eŭropan Kulturpremion en 2004.

Aliaj verkoj (elekto)

  • Deutsche Literatur in West und Ost (1963)
  • Literarisches Leben in Deutschland (1965)
  • Literatur der kleinen Schritte (1967)
  • Lauter Verrisse (1970)
  • Über Ruhestörer. Juden in der deutschen Literatur (1973)
  • Nachprüfung. Aufsätze über deutsche Schriftsteller von gestern (1977)
  • Entgegnung. Zur deutschen Literatur der 70er Jahre (1979)
  • Lauter Lobreden (1985)
  • Mehr als ein Dichter. Über Heinrich Böll (1986)
  • Thomas Mann und die Seinen (1987)
  • Thomas Bernhard. Aufsätze und Reden (1990)
  • Max Frisch. Aufsätze (1991)
  • Ohne Rabatt. Über Literatur aus der DDR (1991)
  • Günter Grass. Aufsätze (1992)
  • Martin Walser. Aufsätze (1994)
  • Die Anwälte der Literatur (1994)
  • Erst leben, dann spielen. Über polnische Literatur (2002)
  • Über Amerikaner (2004)

Literaturo

  • Betrifft Literatur. Über Marcel Reich-Ranicki, eldonis P. Wapnewski (nova eldono 1995)
  • F. Schirrmacher: Marcel Reich-Ranicki. Sein Leben in Bildern (nova eldono 2001)
  • T. Anz: Marcel Reich-Ranicki (2004)
  • U. Wittstock: Marcel Reich-Ranicki. Geschichte eines Lebens (2005)
  • G. Gnauck: Wolke und Weide. Marcel Reich-Ranickis polnische Jahre (2009).

Eksteraj ligiloj