Marianne North

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Julia Margaret Cameron: Portreto pri Marianne North, ĉirkaŭ 1870

Marianne NORTH (naskiĝis la 24-an de oktobro 1830 en Hastings, mortis la 30-an de aŭgusto 1890 en Alderley, Gloucestershire) estis brita artistino. Ŝi ĉefe pentris plantojn.

Vivo

Marianne North estis filino de la politikisto Roger North. Ŝi okupiĝis pri kantado, sed post voĉaj problemoj ŝi decidis, plene dediĉi sin al la pentroarto.

Post la morto de la patrino (en 1855) ŝi ofte akompanis sian patron dum vojaĝoj. Ŝia patro mortis en la jaro 1869, postlasante al ŝi grandan posedaĵon.

Marianne North vojaĝis tra la tuta mondo, inter alie ŝi vizitis Brazilon, Japanion, Borneon, Javon, Hindion, Aŭstralion kaj Cejlonon. Unu el ŝiaj preferataj celoj estis North Island (Sejŝeloj).

Sciindaĵoj

Marianne North havis amikajn rilatojn al la natursciencisto Charles Darwin kaj al la Usona prezidanto Ulysses S. Grant.

Aro da plantoj (ekz. Areca northiana, Crinum northianum, Kniphofia northiana, Nepenthes northiana kaj Northea seychellana) estis nomata honore al ŝi.

Ŝiaj verkoj estas ekspoziciataj en la Botanika Ĝardeno (Marianne North Gallery) en Kew, Londono.

Galerio

Eksteraj ligiloj