Mario Toral

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Toral
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1934 (1934-02-12) (90-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Ĉilio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Patro José Toral
Patrino Amanda Muñoz Astaburuaga
Okupo
Okupo pentristo • fotisto • gravuristo
Verkoj Memoria visual de una nación
TTT
Retejo https://mariotoral.cl/
vdr

Mario TORAL MUÑOZ [MArjo toRAL muNJOS] (n. 12-an de februaro 1934, Santiago, Ĉilio)[1] estas ĉilia pentristo kaj fotisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kiam li estis 16-jara, Toral translokiĝis al Bonaero, kie li ŝparis por aliĝi al la Belarta Lernejo en Montevideo, Urugvajo. Li poste iris al Brazilo, kie oni okazigis la unuan ekspozicion de liaj verkoj kiam li estis 21-jara ĉe la Sanpaŭla Muzeo de Moderna Arto.[2] En 1957 Toral translokiĝis al Francujo, kie li studis ĉe la Altlernejo de Belartoj en Parizo.

Inter 1973 kaj 1992, Toral loĝis en Novjorko. Inter la ĉefverkoj finverkitaj dum tiu periodo inkludas Malliberigitinoj el Ŝtono (1974–1977) kaj Maskoj (Maskoj, 1979–1981).[3]

Reveninte al Ĉilio en 1992, Toral estis profesoro ĉe la Pontifika Katolika Universitato de Ĉilio kaj dekano de la Fakultato de Artoj ĉe Universitato Finis Terrae.

En septembro de 2007 Toral ricevis la honoran medalon de la Fondaĵo Pablo Neruda por agnoski lian vivkarieron kaj liajn kontribuojn al ĉilia kulturo.[4] Toral kunlaboris kun la poeto Pablo Neruda, ilustrante plurajn liajn poemojn, inklude eldonon en 1963 de ''La altejoj de Macchu Picchu''.

Vida memoro de nacio[redakti | redakti fonton]

Vida memoro de nacio, en la Stacidomo de la Universitato de Ĉilio.

En 1999 Toral finverkis la murpentraĵon Vida memoro de nacio situantan ĉe la Stacidomo de la Universitato de Ĉilio en Santiago. La pentraĵo ampleksas 1200 kvadratajn metrojn, troviĝas en la platformejo, kaj dividiĝas en du sekciojn: "Paseo" kaj "Nuno".[5] Ĝi montras fragmentojn el la historio de Ĉilio, de la perforta hispana konkero ĝis la nuntempo.[6] Toral diris pri la pentraĵo,[7]

“Mi ricevis la inviton fari ĉi tiun murpentraĵon dum mi loĝis en Novjorko. Mi tuj pensis pri la historio de Ĉilio kiel temo, ĉar estis tempo remalkovri mian originon post tiom longa forestado; mi ankaŭ pensis rakonti tiel, ke ni ĉiuj sentu nin reprezentataj.

Mi esploris du jarojn, legante kaj intervjuante historiistojn, poetojn, kaj reprezentantojn de niaj originaj popoloj. Post tio, inter 1995 kaj 1998, mi laboris en la metiejo de Neptuno, kie oni konstruis metalan strukturon replikantan la stacidomon de la Universitato de Ĉilio kaj la 1200 kvadratajn metrojn, kiujn mi estis pentronta.”

En 2011 Lonely Planet nomumis la Universitaton de Ĉilio kiel unu el siaj "Subfervojaj stacidomoj por kiuj indas elvagoniĝi",[8] kaj en 2014 la BBC nomumis ĝin kiel unu el la sep plej belaj stacidomoj en la mondo.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mario Toral Arkivigite je 2019-04-13 per la retarkivo Wayback Machine 2005–2008 PORTALdeARTE.cl alirita 21-an de marto 2015
  2. Career Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine 2005 – 2008 PORTALdeARTE.cl alirita 21-an de marto 2015
  3. Career 2 Arkivigite je 2021-10-23 per la retarkivo Wayback Machine 2005 – 2008 PORTALdeARTE.cl alirita 21-an de marto 2015
  4. Fundación Pablo Neruda distingue a Mario Toral con el Premio Medalla de Honor Arkivigite je 2019-08-18 per la retarkivo Wayback Machine Universia.cl 26-an de septembro 2007, alirita 22-an de marto 2015
  5. Santago Metro metrosantiago.cl alirita 22-an de marto 2015
  6. Ceremonia de Inauguración del Mural de Mario Toral 27-an de marto 2001, alirita 22-an de marto 2015
  7. Santiago Metro metrosantiago.cl 21-an de oktobro 2013, alirita 22-an de marto 2015
  8. Subway stations worth getting off the train for Arkivigite je 2015-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Lonely Planet, 19-an de septembro 2011. Alirita 6-an de marto 2015
  9. Plataforma Urbaba Estación de metro U. de Chile es elegida entre las 7 más bonitas del mundo