Markóc
Markóc estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Sellye.
Bazaj informoj
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 60
- Poŝtkodo: 7967
- Telefonprefikso: 73
Situo
Markóc situas sur ebenaĵo, meze de sakovojo. Dravo kaj Kroatio troviĝas po 5, Sellye 9, Barcs 25, Szigetvár 26, Siklós 50, Pécs 54 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1403 en formo "Markochel". Dum la turka erao la komunumo detruiĝis, sed la vilaĝanoj iom apude fondis novan (nunan) lokon por la komunumo. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.