Martin Geck

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Martin Geck (* 19-an de marto 1936 en Witten) estas germana muziksciencisto.

Geck studis muziksciencon, teologion kaj filozofion en Monastero, Berlino kaj Kiel. En 1962 li doktoriĝis. En 1966 li fariĝis fondoredaktisto de la eldono de la kompleta verkaro de Richard Wagner. En 1970 li laboris kiel redaktisto en lernolibra eldonejo, poste kiel aŭtoro de multaj verkoj pri muziko. En 1974 li fariĝis privata docento, en 1976 finfine ordinara profesoro pri muzikscienco ĉe la Teknika Universitato je Dortmund, kie li en 2001 pensiiĝis.

Geck verkis multajn traktaĵojn pri la historio de la germana muziko en la 17-a, 18-a kaj 19-a jarcentoj, sed ankaŭ interesiĝis pri pedagogiko. Nun Geck laboras ĉefe en la esplorado pri Johann Sebastian Bach kaj estas iniciinto de la Bach-Simpozioj en Dortmund.

Verkoj

  • Ludwig van Beethoven. Rowohlt, Reinbek 1996, ISBN 3-499-50570-3
  • ABC-Tierlieder zum Mitmachen. (kun Gabriele Kulick kaj Irmgard Merkt), lumdisko kaj sonbendo, Cornelsen, Berlino 1997, ISBN 3-464-67708-7
  • "Denn alles findet bei Bach statt". Erforschtes und Erfahrenes. Metzler, Stutgarto k Vajmaro 2000, ISBN 3-476-01740-0
  • Von Beethoven bis Mahler. Leben und Werk der großen Komponisten des 19. Jahrhunderts. Rowohlt, Reinbek 2000, ISBN 3-499-60891-X
  • Johann Sebastian Bach. Rowohlt, Reinbek 2002, ISBN 3-499-50637-8
  • Richard Wagner. Rowohlt, Reinbek 2004, ISBN 3-499-50661-0
  • Mozart. Eine Biographie. Rowohlt, Reinbek 2005, ISBN 3-498-02492-2

Eksteraj ligiloj