Martjanci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Martjanci

Martjanci, hungare Mártonhely estas vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska en municipo Moravske Toplice. La oficiala hungara loknomo estis ĝis 1887 Martyáncz. La nova nomo riceviĝis pro la hungariga politiko.

Bazaj informoj

Situo

Martjanci situas sur malebenaĵo, inter 2 rojoj, laŭ flankovojoj, ĉefvojo Murska Sobota-Hungario kaj fervojo preteriras. Murska Sobota troviĝas 4 km-ojn for.

Historio

La preĝejo konstruiĝis en 1392, kiun la luteranoj uzis en la 17-a jarcento. En la 19-a jarcento la komunumo havis la titolon kampurbo. En 1910 loĝis en Mártonhely 426 homoj (plejparte slovenoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. En 1924, 1927 kaj en 1935 vilaĝaj festegoj okazis.

Vidindaĵo

Fontoj

  • hungara kaj slovena Vikipedioj
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si