Marzieh Vahid Dastĝerdi
Marzieh VAHID DASTĜERDI (naskiĝis en 1959) estis ekde la 3-a de septembro 2009 la unua virino, ministro de Irano. Ŝi estras la ministrejon pri sano. Ŝi estis elektita de la irana parlamento per 175 voĉoj, 82 kontraŭvoĉoj kaj 29 ne-esprimoj.[1] Du aliaj virinoj, proponitoj de la irana prezidanto Mahmud Ahmadineĵad — Sausan Keŝavarz (kiel ministrino pri Edukado) kaj Fateme Aĝarlu (kiel ministrino pri Sociaj Aferoj kaj Asekuroj) — estis malakceptitaj de la meĝliso.[2]
Profesie Marzieh Vahid Dastĝerdi estas ginekologo. De 1992 ĝis 2000 ŝi estis deputito de la irana parlamento kaj subtenis en 1998 leĝoproponon [3], kiu postulis laŭŝarian apartigon de viroj kaj virinoj, ankaŭ en malsanulejoj. Ŝi estas la edzino de Hossein Schariatmadari, ĉefredaktoro de la gazeto Kayhan.[4]
Referencoj [redakti]
- ↑ Majlis endorses 18 ministers, one woman PressTV de la 3-a de septembro 2009 angle
- ↑ Virino unuafoje ministrino en Irano esperante
- ↑ Appendix: Chronology of Events Regarding Women in Iran since the Revolution of 1979 angle
- ↑ Ahmadineschad gewinnt den Machtkampf gegen das Parlament (=Ahmadineschad gajnas la batalon kontraŭ la parlamento) zeit.de de la 3-a de septembro 2009 germane