Mahmud Ahmadineĵad

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mahmud Ahmadineĵad
perse: محمود احمدی‌نژاد
Mahmud Ahmadineĵad

Oficanta
Funkcio akceptita:
la 3-an de aŭgusto 2005
Antaŭulo Mohammad Ĥatami

En funkcio:
la 20-an de junio 2003 – la 3-an de aŭgusto 2005
Antaŭulo Mohammad Hasan Malekmadani
Sekvanto Mohammad Bager Galibaf

Naskiĝo la 28-an de oktobro 1956
en vilaĝo Aradan apud Garmsar, provinco Semnan, Irano
Politika partio Societo de la konstruistoj de islama Irano
Alma mater Irana universitato de scienco kaj teknologio
Profesio civila inĝeniero
Religio Ŝijaismo
TTT La oficiala retpaĝo de la prezidanto de Irano (multelingva)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Maĥmud AĤMADINEĴAD (محمود احمدی‌نژاد; naskiĝis la 28-an de oktobro 1956), ankaŭ literumita Ahmadi-Neĵad, estas la sesa Prezidanto de Irano.

De 2003 li estis urbestro de Tehrano. En 2005 li kandidatis por la irana prezidanteco kaj ricevis 19,3 % (laŭ aliaj 19,1 %) de la voĉoj, preskaŭ tiom kiom Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani, fine gajnante la prezidantecon post la sekva decida balotado la 24-an de junio 2005.

Li apartenas al la religie konservativa flanko de la irana politiko.

La 13-a de junio 2009 Mahmud Ahmadineĵad estas reelektita prezidanto de Irano spite la protestoj kaj akuzoj de fraŭdo. Dum la venonta semajno okazas manifestacioj apoge respektive kaj de la nova prezidanto kaj de la opozicia kandidato Mir Hosejn Musavi. Estas ŝtata subpremado kaj inter 10 kaj 20 mortintoj. La aŭtoritatj promesis novan kalkuladon de la voĉdonoj, kiun la opozicio malakceptas, kaj malakceptis novan voĉdonadon, kion la opozicio postulas.

[redakti] Interesaj faktoj

En julio 2009 la novnaskitan filon de bangladeŝdevenanto kaj rusa islamaninoj, loĝantaj en Sankt-Peterburgo, nomis "Mahmudahmadineĵad". Gepatroj deklaris ke al ili "plaĉas la politiko, saĝo kaj bonodeziremo de la irana prezidanto".[1]

[redakti] Referencoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj