Masakro de Piaśnica
La Masakro de Piaśnica estis la unua sisteme efektivigita murdado de homoj fare de la germanaj faŝistoj en okupita teritorio.
Rekte post la komenco de la Dua Mondmilito, inter septembro kaj decembro de 1939, membroj de SS (organizaĵo) kaj de Popolgermana memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) murdis en arbaroj ĉirkaŭ Piaśnica plurmil homojn. Je la eventoj memorigas 12 metrojn alta monumento ĉe la ĉefvojo inter Wejherowo kaj Krokowa. La masakro de Piaśnica estas nomata la dua aŭ pomeria Masakro de Katin.
La murdoj
Oni murdis la unuajn viktimojn kelkajn tagojn post komenco de la milito kontraŭ Pollando (la Dua Mondmilito). Inter la viktimoj estis membroj de la pola kaj kaŝuba intelektularo kaj pacientoj de germanaj kaj polaj psikiatraj klinikoj, same deportitaj el la germana imperio. Oni entute kalkulas je 10-13.000 personoj estis murditaj en la arbaro de Piaśnica.
La plimulton de la viktimoj (8-10.000) formis deportitaj el la germana imperio; kontraŭfaŝistoj, judoj, germaniaj poloj, ĉeĥoj, polaj laboristoj, kiuj laboris militkomence en Germanio. Oni kalkulas, ke 2.000 viktimoj estis kaŝuboj kaj psikiatraj germanaj pacientoj.
Aldone, ĉ. 2.000 polaj pacientoj estis murditaj en arbaro de Szpegawsk, ĉe Starogard Gdański, sude de Dancigo / Gdansko.
Forigo de la spuroj
Dum retiriĝo de la germana armeo, la nazioj provis forigi la pruvojn de iliaj krimoj, do decidis forbruligi la kadavrojn. Fine de aŭgusto 1944, oni devigis 36 membroj de la germana ekstermejo Stutthof, elfosi la kadavrojn kaj forbruligi ilin. Post sep semajnoj oni murdis tiujn laboristojn. La provo malaperigi la krim-pruvojn ne sukcesis, komisiono en aŭtuno de 1946 trovis restaĵojn de 30 amastomboj, du el ili kun ne-forbruligitaj kadavroj. Ĝis hodiaŭ (2013) oni identigis pli ol 500 personojn. (vidu la apudaj fotojn)
La murdistoj
La murdistoj estis 40-50 personoj, membroj de SS (organizaĵo) kaj de Popolgermana memdefendo (Volksdeutscher Selbstschutz) en Dancigo, laŭ opinio de historiisto Piotr M. Majewski.
- Albert Forster, ekzekutita en 1952, juĝita je ekzekuto en aprilo de 1948
- Ludolf-Hermann von Alvensleben, gvidanto de „Volksdeutscher Selbstschutz“ en 1939 en Okcidenta Prusio; sukcese fuĝis al Argentino el brita kaptiteco.
- Kurt Eimann, kiu persone murdis la unuan viktimon, por „doni ekzemplon por la soldatoj“, estis juĝita je 4-jara prizono en 1968, el kio li devis plenumi nur du.
Multaj murdistoj sukcese fuĝis en Germanion kaj evitis la juĝproceson.
Historia prilaboro
La masakro de Piaśnica estas relative nekonata en Germanio kaj en Pollando, kiel Piotr M. Majewski asertas en Zeit. Majewski vidas bazon en tio, ke Piaśnica estas kaŝuba loko: „La komunista reĝimo ne havis intereson paroli pri tio. Ĉar plimulto de la viktimoj de Piaśnica estis germanoj kaj kaŝuboj, por la komunista historia verkado ne estis grava memori pri tio.“ Barbara Bojarska, kiu esploris en la 1970-aj jaroj la temon, estis admonita fare de Ministerio por Ŝtatsekureco (Stasi), ne publikigi la laboraĵon. Inter la oktobro 1939 kaj aprilo 1940 kadre de tn. "Intelligenzaktion" / "Agado kontraŭ Inteligencio" germanoj mortigis en Pomerio ĉirkaŭ 30.000 – 40.000 poloj (vidu la apudan mapon).