Masakro de Sharpeville

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Masakro de Sharpeville estis mortfpafo de 69 demonstrantoj kaj pafvundo de pliaj demonstrantoj en urbeto Sharpeville en la hodiaŭa provinco Gauteng en Sud-Afriko, tiam Sud-Afrika Unuiĝo. La masakro okazis la 21-an de marto 1960 kaj estas traktata kiel turniĝa punkto en Historio de Sud-Afriko.

Historio

Antaŭeventoj

En 1959 disiĝis Pan Africanist Congress (PAC, Panafrika Kongreso) disde African National Congress (ANC), ĉar laŭ ties opinio, la ANC ne prezentis sufiĉe forte la interesojn de la nigra loĝantaro. PAC provis per radikala agado kairi apogantojn inter la nigraj loĝantoj. Kiam ANC planis je la 31-a de marto 1960 protestan agon kontraŭ la diskrimina leĝo Native Urban Areas Act de la aparteida sistemo, la PAC antaŭorganizis je la 21-a de marto 1960 senperfortan demonstradon en Sharpeville, ĉ. 50 kilometrojn sude de Johannesburg, kaj en pliaj lokoj en la ĉirkaŭo. Tiam oni devis – laŭ anonco de PAC-prezidanto Robert Sobukwe – de la 16-a marto 1960 prektiki civilan malobeemon en stilo de Mahatma Gandhi kaj demonstri sen permeso, tiel la policanoj devis ilin aresti laŭ la leĝo.

Tago de la masakro

Pentraĵo de Godfrey Rubens pri la Sharpeville-masakro; la pentraĵo estas ekspoziciita en la sudafrika konsulejo en Londono

La 21-an de marto 1960 amasiĝis en Sharpeville inter 5.000 kaj 7.000 nigruloj je 10:00 sen permeso ĉe la policejo, por arestigi sin, inter ili ankaŭ altrangaj PAC-funkciuloj. Komence en la policejo estis 20 oficistoj, poste alvenis multaj policistoj kaj tiel la entuta nombro kreskis ĝis 300. La demonstrado estis paca, sed kelkaj personoj ĵetis ŝtonojn al la policejo. Ankaŭ batalaviadiloj de la sudafrika aerarmeo flugis en malalto. Tiutempe ne okazis arestoj. Je 13:15 ordonis policista oficiro la pafadon. Oni uzis por tio maŝinpistolojn, 69 nigruloj, inter ili ok virinoj kaj dek infanoj estis murditaj, plimulto je malantaŭo, pliaj 180 – aliaj fontoj mencias pli ol 300 – demonstrantoj vundiĝis. Oni pli poste arestis multajn vunditojn.

Samtage okazis similaj demonstradoj ĉe policejoj en Evaton (norde de Vereeniging) kaj Vanderbijlpark. Tie disigis la homamason la malalte flugantaj aviadiloj, uzo de batiloj kaj larmiga gaso.

Sekvoj

La sekvoj de la Sharpeville-masakro estis gravaj. La indigniĝo de la nigruloj estis tiel forte, ke okazis dislande strikoj kaj tumultoj. La sudafrika registaro deklaris la 30-an de marto 1960 , oni arestis 18.000 strikantojn. La African National Congress (ANC) kaj PAC estis deklaritaj neleĝaj, la 8-an de aprilo 1960, pere de leĝo Unlawful Organisations Act. La internaciaj protestoj kontraŭ la agado de la registaraj instancoj estis masivaj. La Monda Sekureca Konsilo de UN akceptis rezolucion (Nro 134) la 1-an de aprilo 1960, kiu forte kondamnis la agadon kaj postulis finon de la aparteido. Sud-Afrikon minacis forigo el la Commonwealth of Nations, sed la lando pli frue deklaris sian eksiĝon kaj en 1961 deklaris la Respublikon Sud-Afriko, post referendo de la blanka loĝantaro. Post la masakro, eĉ fuĝis la eksterlanda kapitalo, la sudafrikan ekonomion trafis malfacilaĵoj. Kiel kontraŭago, oni enkondukis en 1961 la sistemon Financial rand (financa rando), kiu malpliigis la kursan risikon por la eksterlandaj entreprenoj.

ANC kaj PAC – post malpermeso de la organizoj – turnis sin de la paca kontraŭstaro kaj fondis armitaj subrundajn organizojn Umkhonto we Sizwe kaj Poqo. Iliaj gvidantoj estis arestitaj aŭ forlasis la landon. Kiam nur en la postaj 1980-aj jaroj proksimiĝis la registaro al ANC, kiu fine ebligis en 1994 liberajn elektojn en Sud-Afriko.

La 21-a de marto, estis deklarita en 1966 fare de UN al „Internacia tago kontraŭ rasismo“. Ekde 1979 okazas tiutempe en ĉiu jaro ankaŭ la „Internacia semajno kontraŭ rasismo“. Ekde 1993, la justeca kaj repacia komisio (TRC) ekzamenis la okazintajn majustecojn je la nigruloj kaj aliaj rase persekutitaj grupoj en Sud-Afriko. La tempospaco, pri kiu TRC okupiĝis, komenciĝis kun la masakro de Sharpeville. La komisiono trovis kulpa la tiaman registaron, precipe la ministron pri la policistaj aferoj. La 21-an de marto 1996, la tiama prezidanto Nelson Mandela subskribis la novan konstitucion de Sud-Afriko en Sharpeville.

Ekde 1995, la 21-a de marto estas ankaŭ „Tago de la homrajtoj“ (Human Rights Day), nacia memortago en Sud-Afriko.

La policejo en Sharpeville estis trakonstruita en 2010 al ejo de lokaj artaĵoj. En la tombejo de Sharpeville, oni establis Heroes Acre (kampo de herooj) je la 50-a datreveno de la masakro.


Literaturo

  • Tom Lodge: Sharpeville: An apartheid massacre and its consequences. Oxford University Press, Oxford 2011, ISBN 978-0192801852, online
  • Philip Frankel: An ordinary atrocity: Sharpeville and its massacre. Yale University Press, New Haven 2001, ISBN 978-0300091786.
  • Peter Parker, Joyce Mokhesi-Parker: In the shadow of Sharpeville: Apartheid and criminal justice. Palgrave Macmillan, New York 1997, ISBN 0333716434.
  • Humphrey Tyler: Life in the time of Sharpeville: And waywards seeds of a new South Africa. Kwela Books, Roggebaai 2002, ISBN 978-079-5700125.
  • Ambrose Reeves: Shooting at Sharpeville: Agony of South Africa. Littlehampton Book Services, Durrington 1960, ISBN 0575011491.