Matzingen
Matzingen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Frauenfeld |
Koordinatoj | 47° 31′ 12″ N 8° 55′ 58″ O / 47.52000 °N, 8.93278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 12″ N 8° 55′ 58″ O / 47.52000 °N, 8.93278 °O (mapo) |
Areo | 7,7 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9548 |
Komunumkodo | 4591 |
Pri la komunumo
Matzingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 2538 ĝis la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Matzingen situas sude de Frauenfeld meze inter Vinterturo kaj Sankt-Galo. La komunumon trafluas la rivereto Murg, kiu en Frauenfeld alfluas al la rivero Turo.
Al la komunumo apartenas krom Matzingen mem la municipoj Dingenhart, Gass, Halingen, kaj Ristenbühl.
Najbaraj komunumoj
La komunumo limas en nordo al la kantona ĉefurbo Frauenfeld, en nordoriento al Thundorf, en oriento al Stettfurt, en sudorienbto al Wängi, kaj en sudokcidento kaj okcidento al Aadorf.
Trafiko
La stacidomon de Matzingen situas ĉe Frauenfeld-Wil-Fervojo (germaneFrauenfeld-Wil-Bahn). Temas pri 17,45 kilometrojn longa privata mallarĝŝpurfervojo, kiu konektas la urbojn Frauenfeld kaj Wil.
Matzingen disponas ankaŭ pri propra konekto al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.
Historio
La unua dokumenta mencio de Matzingen datiĝas el la jaro 779 kiel Mazcingas.