Basadingen-Schlattingen
| Basadingen-Schlattingen | |
|---|---|
| Kantono | Turgovio |
| Distrikto | Frauenfeld |
| Koordinatoj | 47°40′0″N 8°45′0″O / 47.66667°N, 8.75°OKoordinatoj: 47°40′0″N 8°45′0″O / 47.66667°N, 8.75°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1685 |
| Areo | 15,7 km² |
| Alteco | 410 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8254 |
| Komunumkodo | 4536 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Basadingen-Schlattingen estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Diessenhofen) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1679 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1685 ĝis la 31-a de decembro 2009.
[redakti] Geografio
Schlattingen situas sude de la urbeto Diessenhofen en monteta kamparo inter la valoj de Rejno kaj Turo. Basadingen-Schlattingen konsistas el la municipoj Basadingen kaj Schlattingen.
[redakti] Najbaraj komunumoj
La najbaraj komunumoj de Basadingen-Schlattingen estas en nordo la urbeto Diessenhofen, en okcidento Schlatt, en sudo Truttikon kaj Waltalingen (ambaŭ Kantono Zuriko) kaj en okcidento Unterstammheim (Kantono Zuriko).
[redakti] Trafiko
Schlatt sitas ĉe la trajnlinio de Ŝafhaŭzo al Stein ĉe Rejno.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Basadingen datiĝas el la jaro 761 kiel Pasnandingas. Schlattingen estis menciita la unua fojon 23-an de aprilo 897 kiel Slatingaro ankaŭ sur donacdokumento al Monaĥejo Sankt-Galo. En mezepoko diversaj monaĥejoj inter kiuj Monaĥejo Sankt-Galo kaj Monaĥejo Rejnaŭo estis bienposedantoj en Basadingen kaj Schlattingen.
La hodiaŭa komunumo estiĝis 1999 per la kunfandigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Basadingen kaj Schlattingen.
[redakti] Eksteraj Ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Basadingen-Schlattingen
- Basadingen en la Historia Leksikono de Svislando
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Basadingen-Schlattingen
|
||||||
|
||||||