Monaĥejo Rejnaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo Rejnaŭo
Rheinau Klosterkirche.jpg

Preĝejo de la Monaĥejo Rejnaŭo

Bazaj informoj
Loko Rejnaŭo ZH
Religia aliĝo Romkatolikismo
Ŝtato Flago de Svislando Svislando
Jaro de konsekro 1114
Religia statuso monaĥejo
Funkcia statuso preĝejo, psikiatriejo
Arkitektura priskribo
Jaro de komenco 778
Karakterizaĵoj
Kupolo(j) 0
Minareto(j) 0
Spajro(j) 2
Alto de spajroj  ??
v  d  r
Information icon.svg

La iama Monaĥejo Rejnaŭo (germane Kloster Rheinau) estas eksa benediktana monaĵejo sur la rejna insulo Rejnaŭo en la sivsa urbeto Rejnaŭo ZH. La monaĥejo estis fondita en la jaro 778 kaj malfondita en 1862.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo kaj protekto de la Sankta Romia Imperio[redakti | redakti fonton]

La fondo de la Monaĥejo Rejnaŭo en la strategie bonege protektita kurbiĝo de la rivero Rejno laŭdire okazis en la jaro 778. La unua dokumentoj, kiuj mencias la monaĥejon datas tamen nur el la 9-a jarcento. En la jaro 1114 estis konsekrita romana baziliko kaj en la jaro 1120 estis ekkreita la dokumentkolekto, kiu ankoraŭ hodiaŭ ekzistas. La frua historio de la monaĥejo varias - kiel en la kazo de la plej multaj monaĥejoj - inter granda donacado de privilegioj flanke de la reĝoj kaj imperistreoj de la Sankta Romia Imperio kaj premoj kaj priŝtelado flanke de la protektvoktoj. En la jaro 1126 la grafo Rudolf de Lencburgo fortikis la setlejon Rejnaŭo, kiu estiĝis apud la monaĥejo.

Sub protekto de la svisa ĵurkomunumo kaj reformacio[redakti | redakti fonton]

Kontraŭ la kreskantaj postuloj de la grafoj de Sulco estis subskribita en la jaro 1455 protektokontrakto kun la Svisa Ĵurkomunumo, kiu protektis la monaĥejon nun dum certa tempo kontraŭ la atakoj de la najbaraj nobelaj familioj de Kletgaŭo. De Zuriko la reformacio de Zvinglo en la jaro 1529 ankaŭ atingis la Monaxhejon Rejnaŭon kaj dum mallonga tempo la monaĥejo devis esti forlasita. 1532 la monaĥejo estis rekreita kaj fariĝis centro de la kontraŭreformacio.

Altaltaro de la monaĥeja preĝejo

Dua florado en la 18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento la Monaĥejo Rejnaŭo simile kiel la Monaĥejo Sankt-Galo travivis duan floradon sub la abato Geroldo la 2-a Zurlauben. Li renovigis pompe la monaĥejan preĝejon Sankt-Maria, kiu estis konsekrita en la jaro 1710, kun ĝia impona duopla fasado kaj la konventkonstruaĵojn ĝis la jaro 1744 en baroka stilo. Arkitekto de la preĝejo estis Franz Beer, la ceterajn konstruaĵojn konstruis Johann Michael Beer. La tiama formo de la monaĥejo principe ĝis hodiaŭ ne ŝanĝiĝis.

Tempo de la Helveta Respubliko kaj mediacio[redakti | redakti fonton]

Dum la maltrankvila tempo de la invado de la francaj trupoj en Svislandon kaj la kreo de la Helveta Respubliko la monaĥejo en la la jaro 1798 estis dumtempe malfondita, sed en la kadro de la mediacio ĝi estis rekreita. La tereno de la monaĥejo kaj la urbeto Rejnaŭo estis atribuita al la distrikto Andelfingen de la rekreita Kantono Zuriko.

Fermo de la monaĥejo kaj utiligado kiel kliniko[redakti | redakti fonton]

Post la liberala novordigo de la kantono la monaĥejo estis submetita sub kantona kontrolo en la jaro 1834. En la jaro 1836 al la monaĥejo estis malpermesita la akcepto de novicoj kaj en la jaro 1862 la kantona konsilantaro decidis la definitivan malfondon de la monaĥejo. En la jaro 1867 estis instalita kantona malsanulejo kaj flegejo en la konstruaĵo, kiu fariĝis poste kantona psikiatra kliniko. La kliniko estis fermita fine de la jaro 2000. Ek de tiam la monaĥeja konstruaĵo malplenas. Ek de la 1-a de februaro tie vivas la Fratinoj de Kehrsiten. Ili sin nomas ankaŭ Fratinoj de la Spirita Vojkomunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]