Mauritianum (Altenburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mauritianum
muzeo [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio

SituoAltenburg
- koordinatoj50° 59′ 31″ N, 12° 26′ 47″ O (mapo)50.991978512.4464284Koordinatoj: 50° 59′ 31″ N, 12° 26′ 47″ O (mapo)
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Mauritianum (Altenburg) (Turingio)
Mauritianum (Altenburg) (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Mauritianum

Vikimedia Komunejo:  Museum Mauritianum Altenburg [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ĉefa enirejo al la naturhistoria muzeo.
La fama Reĝo de la ratoj.

La Muzeo Mauritianum (germane Naturkundliches Museum Mauritianum) estas naturhistoria muzeo en Altenburg, Germanujo (Parkstraße nr 1).

Historio[redakti | redakti fonton]

La kolektoj de tiu ĉi muzeo fonditis en 1817 fare de la societo Naturforschende Gesellschaft des Osterlandes zu Altenburg, kiu ĉefe informis pri la naturo de la regiono inter la riveroj Saale kaj Elbo. Membroj dum la 19-a jarcento pluse alportis siajn trezorojn, i.a. tre grandan de malofta ekzemplero de inter si noditaj vostoj de ratoj (Altenburger Rattenkönig) kaj kreis sciencan retaron per la publikigo kaj interŝango de fakaj skribitaĵoj (ekde 1837).

Omaĝe al la princido Moritz von Sachsen-Altenburg la komplekso nomitis latine Mauritianum. La nunan ejon planis arĥitekture Alfred Wanckel; realiiĝo estis en 1908.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Fokuso geologia estas grafolitoj de la mezgermana siluro kaj - pro la regiona minekspluato - borkernoj. Krome menciindas kolektoj de fosilioj el la brunkarba epoko de la suda Weißelster-mallevaĵo kiel ankaŭ el la glaciepoko.

La kolektoj pri herboj konsistas el florplantoj, muskoj, likenoj kaj fungoj el Centra Eŭropo. La kolektoj zoologiaj montras birdojn el la tuta mondo, mamulojn, insektojn, araneojn, vermojn kaj moluskojn de Eŭropo.

Informatas en la historia sekcio pri la fakuloj Friedrich Albert Fallou, Christian August von Gutbier, Bernhard von Cotta, Hanns Bruno Geinitz kaj Ernst Kirste (muzea estro ĝis 1954); pri la zoologoj Hermann Schlegel (Leiden), Alfred Edmund Brehm (ekspedicioj al Afriko), Christian Ludwig Brehm, Hugo Hildebrandt; pri la t.n. altenburg-a kamparana ornitologo Friedrich Schach.

Ekde la mezo de la 20-a jarcento alvenis ĉefe mamuloj (sub la gvidado de Horst Grosse, estro de 1954-1985), senvertebruloj kaj kreskaĵoj de multaj regionaj kolektistoj respektive de la muzee deĵorantoj mem. La muzeaj kuratoroj prizorgis daŭran ekspozicion pri la faŭno kaj flaŭro de Urba arbaro kiu troviĝis inter 1998 kaj 2009 ene de Bismarck-turo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]