Maus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maus
bildliteraturo serio • grafika noveloliteratura verko • limited series
Aŭtoroj
Aŭtoro Art Spiegelman
Lingvoj
Lingvo usona angla lingvo
Eldonado
Ĝenro biografiomemoraĵoj • anthropomorphic comic • grafika novelo
Loko de rakonto Modrzejowska street in Sosnowiec • Sosnowiec Geto • Szopienice-Burowiec • PollandoUsono
Honorigoj Best foreign work published in Spain • Best foreign work published in Spain • Premio Pulitzer
vdr
Art Spiegelman
Spiegelman plue altiras akademian atenton kaj influas pli junajn bildliteraturistojn.
Auschwitz entrance
Spiegelman vizitis Aŭŝvicon en 1979 dum sia esplorado por la verkado de Maus.

Maus[1] estas grafika novelo de la usona bildliteraturisto Art Spiegelman aperinta serie inter 1980 kaj 1991. Ĝi priskribas la aŭtoron intervjuantan sian patron pri ties spertoj kiel pola judo kaj travivanto de Holokaŭsto. La verko uzas postmodernismajn teknikojn kaj prezentas judojn kiel musojn, germanojn kiel katojn, kaj polojn kiel porkojn. Kritikistoj klasigis Maus kiel memuaron, biografion, historion, fikcion, membiografion aŭ miksaĵon de ĝenroj. En 1992, ĝi iĝis la unua grafika novelo, kiu ricevis premion Pulitzer (nome, Specialan Premion en Beletro).

En la nuno, kiu ekas en 1978 en Novjorko, Spiegelman parolas kun sia patro Vladek pri ties spertoj dum Holokaŭsto, arigante materialon por la projekto Maus kiun li estas preparanta. En la rakonta pasinto, Spiegelman priskribas tiujn spertojn el la jaroj, kiuj kondukis al la Dua Mondmilito ĝis la liberigo de la gepatroj el la Naziaj koncentrejoj. Multo de la historio pritraktas la probleman rilaton de Spiegelman kun lia patro, kaj la foresto de lia patrino, kiu memmortigis sin kiam li estis 20-jaraĝa. Ŝia afliktita edzo detruis ŝiajn verkitajn rakontojn pri Auschwitz. La libro uzas minimumisman desegnan stilon kaj montras plinovigemon en sia ritmo kaj strukturo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la germanlingva vorto Maus [maʊ̯s] simila kaj samsignifa al "muso".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]