Meliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Meliso
Melissa officinalis
Melissa officinalis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Meliso Melissa
L.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La meliso (Melissa) estas genro apartenanta al la lamiacoj. Ĝia plej konata specio estas la citronmeliso (Melissa officinalis), ankaŭ konata kiel oficina meliso, kiu uziĝas kiel spicherbo.

Temas pri plurjara herbo kun citrona odoro, alta ĝis unu metro, kun kvar-edra tigo. La folioj estas ovo- aŭ kor-formaj, sur la randoj denthavaj. Sub akseloj de la folioj estas blankaj aŭ rozetaj (flavetaj) floroj. En balkanaj landoj ĝi kreskas sovaĝe, en aliaj eŭropaj landoj oni kultivas ĝin en ĝardenoj.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Meliso estas tre malnova kuracplanto. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel spicaĵo kaj en likvoroj. Tre fama estas tiel nomata karmelia alkoholo aŭ karmeliaj gutoj. Foliojn kaj trunkon de meliso oni kolektas nur antaŭ la florado. Poste ili perdas la kuracan forton kaj la tipan odoron. Melisaj folioj enhavas eteroleon, aldehidojn, tanacidon, amarajn substancojn kaj vitaminon C. Tizano de meliso (kulereto por taso) bone efikas kontraŭ malsanoj de la nerva sistemo, kontraŭ maldormo, kiel sedativo kontraŭ neŭrozoj, kapdoloroj, hipertonio, melankolio, migreno, kapturniĝo, vomado, plifortigo de vidkapablo, gargarado helpas ĉe tonsilito kaj gingivaj inflamoj. Trinkado de melisa tizanoo forigas kor-dolorojn, lacecon, ĝi malrapidigas la spiradon kaj malaltigas la sangopremon. Krome ĝi liberigas intestajn gasojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prelego de Stano Marček en la klubo La Verda Stelo en Antverpeno en oktobro 2014