Memnono de Rodoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memnono de Rodoso
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 2000 (2000-01-02)
en Rodoso
Morto
en Mitileno
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj antikva greka
Familio
Frat(in)o Mentor of Rhodes
Edz(in)o Barsine
Okupo
Okupo soldulomilitisto
vdr

Memnono de Rodoso (Μέμνων ὁ Ῥόδιος, 380 - 333 a.K.) estis la komandanto de grekaj pagosoldatoj por la servo de la persa reĝo Dario la 3-a kiam Aleksandro la Granda de Macedonio invadis Persion en 334 a.K. Memnono fame defendis politikon de brulita tero kontraŭ Aleksandro, konscia pri la manko de liveraĵoj kaj mono de Macedonianoj. Li komandis la pagosoldatojn ĉe la Batalo de Graniko, kie liaj trupoj estis masakritaj de la venkaj Macedonianoj.

Li poste ekkampanjiis por kapti la Egeajn insulojn uzante la persan floton kaj kondukis rektan atakon de Macedonianoj, dum Aleksandro ripozis ĉe Faselis. Memnon sukcesis kapti la insulon Ĥio kaj plej el Lesbo. Demosteno, post aŭdi pri la sukcesoj de Memnono, ekpreparis Atenon por ribelk kontraŭ Aleksandro, kun aliaj grekaj urboj, dum Sparto ekprepariĝis por milito. Pro frapo de fortuno por Aleksandro, Memnono mortiĝis pro malsano ĉe Mitileno post transpasi komandon al sia nevo, nome Farnabazo.

Multaj fakuloj asertas ke la kampanjoj de Memnono estis sukcesaj, Aleksandro estus havinta malfacilaĵojn por pluigi sian kampanjojn en Azio, kaj povus esti tuj venkita. Nur post la ĉefa persa malvenko ĉe la Batalo de Iso la strategio de Memnono estis revivigita kaj fine metita en praktiko, sed tiam la avantaĝo jam estis perdita, kaj Aleksandro montriĝis preta abandoni Grekion se necese en favoro de siaj plej grandaj celoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]