Mesenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj informoj
administra sidejo: Kalamata
areo: 2 991 km²
enloĝantoj: 167 292 (dum 1991)
denseco de enloĝantoj: 56 po km²
aŭtokodo: KM (Kalamata)
municipoj: 25
telefona antaŭkodo +30-272x0
poŝtkodo 24x xx
situo de Mesenio en Grekio

Mesenio (greke Μεσσηνία) estas administra provinco en la moderna ŝtato Grekio. Dum la antikva epoko la teritorio estis floranta regno. Ĝi troviĝas en la sud-okcidento de la preskaŭinsulo Peloponezo. En la eposoj Iliado kaj Odiseado de Homero la regiono aparte konatiĝis pro la mita reĝo Nestoro de Piloso. Ĉefurbo de la regno dum la antikva epoko estis la urbo Meseno, ankoraŭ hodiaŭ ekzistanta. Centro de la moderna regiono tamen estas la signife pli granda urbo Kalamata. Laŭ komparo kun aliaj regionoj de Grekio, Mesenio havas relative multe da akvo kaj samtempe varman, sunoriĉan klimaton kaj fekundan grundon, tial ke fruktoj kaj legomoj - ankaŭ por la eksporto al aliaj ŝtatoj - bone kreskas.