Mestre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horloĝa turo en placo Ferretto

Mestre estas urbo proksima al Venecio kaj apartenas al ties komunumo. Oni povas ĝin konsideri kiel surteran plivastigon de la urbo Venecio.

Urbo Venecio enhavas ĉ. 70 000 loĝantojn, sed Mestre kaj Marghera kune enhavas ĉ. 180 000 loĝantojn.

Dum Venecio profitas plejparte de turismorilata enspezo, Mestre kreskis kaj floris pro la proksima industria centro de Marghera.

Mestre estas la plej granda urbo en Italio kiu ne regas propran komunumon.

Jam kvarfoje la komunumo Venecio konsentis al dividemaj grupoj starigi referendumon por krei apartan komunumon por Mestre, sed ĉiun fojon (1979, 1989, 1994 kaj 2003) la loĝantoj malkonsentis la apartigon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ legendo, kiu ne trovis historiajn bazojn, mita heroo Antenoro, ĉefulo de la Heneta popolo, fuĝis el detruiĝinta urbo Trojo, kaj transiris la Adriatikan maron kaj fondis la urbon Padovon, nomante la regionon Veneto. Kune kun li estis valora militisto, Mesthle, filo de Pilemeno, reĝo de Paflagonio, kiu lasis Antenoron kaj kun propra grupo fondis urbon en arbara, ĉelaguna teritorio. El lia nomo, li nomis la urbon Mestre.

Ne estas certeco pri la vera origino de Mestre, sed oni certas ke ĝi iam estis malgranda romia kolonio, detruita de Atilo kaj rekonstruita ĉirkaŭ je la jaro 1000. La urbeto pasis de unu posedo al alia, unue sub Treviso, poste Venecio, Verono, kaj fine Venecio en la 16a jarcento.

Ĝis 1926, Mestre estis distrikto, kiun konsistigis pluraj sendependaj komunumoj (Mestre, Chirignago, Zelarino, Favaro Veneto). En tiu jaro oni deklaris ĝin parto de la Venecia komunumo.

Mestre vidis altegan kreskon de sia loĝantaro ekde la sesdekaj jaroj, pro malkonvenaj labora kaj loĝa politikoj starigitaj en Venecio. Plej granda ekspansio de Mestre okazis en la sepdekaj jaroj, kiam ĝi atingis pintan kvanton da loĝantoj (220 000). Pro manko de loka administrado la urbo pligrandiĝis sen vera plano kaj malorde. Ankaŭ pro tio la novaj loĝantoj de tiuj jaroj ne ekhavis fortan ligon kun la urbo mem.

Mestre hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Mestre videblas kiel urba etendaĵo de Venecio, kiu ne plu povas kreski en sia laguno.

Pro krizo de kemia industrio, kaj ĝenerala malgrandiĝemo de grandaj norditalaj urboj, tamen, en la lastaj jaroj Mestre malkreskis laŭ loĝantaro. Kun 186 000 loĝantoj, ĉiukaze, ĝi helpas Venecion teni la unuan lokon laŭ loĝantoj en Venetio, kaj la dek unuan en Italujo.

La urbo sukcesis starigi plurajn kulturajn eblojn, danke al la konstruo de la kongresejo Centro Candiani, la pluraj lernejoj kaj gimnazioj, kaj la informadika fako de la Universitato de Venecio.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Piazza Ferretto: Mezepoka bazarejo, kaj iama tramstacidomo, Piazza Ferretto (placo Ferretto) en pli malfrua epoko ĉirkaŭiĝis de vendejoj kaj kulturejoj, kiel la Teatrejo Toniolo. Apud la placo ankaŭ estas la 16jarcenta Duomo di San Lorenzo (ĉefpreĝejo de Sankta Lorenco), la Palazzo da Re (reĝa palaco), kies antaŭpordo funkciis kiel grenbazarejo, la Torre dell'Orologio (horloĝa turo), konstruita en la jaro 1108, la Palazzo Podestarile (komunumestra palaco) kaj la Provvedaria. En la jaro 1998 la placo repavimiĝis kaj senaŭtiĝis, laŭ projekto fare de arkitekto Guido Zordan. Meze de la placo oni metis grandan fontanon, centre de kiu stariĝis orsurfaca bronza statuo fare de Alberto Viani (1906-1989), Mestrano inter la plej grandaj skulptistoj de sia jarcento.
  • Aliaj artaĵoj, kiel la Rezistmilita Monumento fare de Murer en Piazza XXVII Ottobre (Placo de Oktobro, la 27a), popole nomita "Piazza Barche"; kaj la fontano de Gianni Aricò, en Via Piave (strato Piave), kontribuis al plibeliĝo de la urbo.
  • La Madonna del Don, ikono tenita ĉe la Kapuĉina Preĝejo en Via Cappuccina, troviĝis de la Alpistoj en Rusio, en la jaro 1943. Ĝi estas honorata de la Alpistoj, kiuj ĉiun septembron kunvenas el tuta Italio por celebri la tagon. Ĉiun jaron malsama sekcio de la Nacia Alpista Asocio (Associazione Nazionale Alpini) ofertas la oleon, kiun oni uzos por lumigi votan lampon dum la venonta jaro.
  • La du grandaj urbaj parkoj: Parco San Giuliano (antaŭ la Venecia laguno) kaj Parco Albanese Bissuola, en la nord-orienta parto de la urbo. Ĉi-lasta parko estas ses hektarojn vasta kaj enhavas plurajn sportejojn, teatrejon, lagon kaj infanludejon.
  • La Forti (fuortoj), kiuj konsistigis la muregon de Mestre.

Ligoj[redakti | redakti fonton]