Metafiziko (Aristotelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Helpa fonto: [1]

Metafiziko aristotela estas termino kaj koncepto kiuj faris la historion de la homa pensado laŭlonge de jarcentoj en okcidento.

Origino de la termino kaj koncepto de "Metafiziko"

Per la vorto kaj koncepto “metafiziko” (greke: Μετά τα φυσικά - metà ta physikà, «post la libroj pri Fiziko», sed ankaŭ «trans la fizikaĵoj») oni intencas serion da eseoj verkitaj de Aristotelo.

Greka filozofo Aristotelo verkis serion da eseoj titolitaj sub la voĉo Fiziko. En antikva eldono de liaj verkoj (eble tiu editorita de peripateta Androniko el Rodo aŭ de Eŭdemo el Rodo en la 1-a jarcento a.K., dua serio da verkoj estis poziciita tuj post tiuj kiuj koncernis la fizikon. Tial, la unuaj esploristoj pri Aristotelo komencis referenciĝi al tiuj libroj per la esprimo: τὰ μετὰ τὰ φυσικά, "ta meta ta physika", kio signifas "tio kio kuŝas post la fiziko." La posteularo asignis al la vorto "meta" du signifojn: 'post' kaj 'supre'. En la unua kazo , la termino "meta-fiziko" indikas tiun sciencon kiu science okupiĝas pri la realaĵoj kiuj troviĝas post tiuj la fizikaj: fakte, homo antaŭe spertas kaj konas la realaĵojn kiuj lin ĉirkaŭas (tiuj fizikaj), kaj poste pri tiuj foraj el li; en la dua kazo aludas al afero kies digneco plej altas kompare kun tiuj fizikaj.

Aristotelo nomas tiun sciencon precipe "filozofio unua" ĉar konsideras la unuajn kaŭzojn de la realo kaj ĉar pritraktas la justigon aŭ la defendon de la unuaj principoj de la scio, necesaj al ĉiu alia scienco. Pro tio li asertas ke la filozofio unua estas la "scienco pri la esto kia esto": ĝi fakte referencas al neniu aparta objekto (kiel la aliaj specifaj sciencoj) sed al la realo tuta. Ĉe la fino de la Fiziko, fakte, Aristotelo estis pruvinta la ekziston de senmateriaj substancoj per la nura ebla ekspliko de la movo empirie videbla. La metafiziko, tial, pritraktante pri realo tuta, serĉas la principojn (propraĵoj kaj kaŭzoj) de ĉiuj substancoj (materiaj kaj senmateriaj). Tiam, malsame ol la fisiko, ĝi studos ankaŭ la realaĵojn "trans la fiziko", kiel unika scienco havanta la celon esplori pri la realo transcenda.

Legante 'meta' kiel 'trans', oni povas diri ke la metafiziko okupiĝas pli la relaĵoj lokiĝintaj 'supre' de tiuj fizikaj. Metafiziko, do, estas la scienco kiu esploras la relaĵojn transcendajn.

Tiuj du signifoj neniel estas nearkordiĝeblaj inter si kiel povus suspektigi: la 'metafiziko' lokiĝas 'post' la fiziko ĉar ĝia objekto lokiĝas 'trans' la fizika realo.

Ontologio

La scienco pri kiu pritraktas la verkaro nin atinginta sub la titolo “Metafiziko” estis nomataj de Aristotelo “filozofio unua” kaj difinita de la filozofo mem kiel "scienco pri la Esto kia Esto". La esprimo “kia” signifas koncerne la aspekton de. Tial, la ontologio (scienco pri la esto) estas la scienco kiu studas la eston ĉar tia kaj ne havas kiel objekton apartan eston, sed la aspektojn fundamentajn kaj komunajn al la tuta realo. Do, se la matematiko studas la eston ĉar kvanton kaj la fiziko la eston kiel movon, nur la metafiziko studas la eston kian eston.

La scienco (σοφὶα, eld. "sofìa") estas laŭ Aristotelo la individuigo de la kaŭzoj kaj de la principoj rilate al la esto (= ĉiu ajn aĵo “kiu estas”), la unuaj kaŭzoj eltiritaj estas tiuj kvar:

  • Formala: la formo de la aĵo (la stato de la aĵo, la materio konstituanta la aĵon)
  • Materia aŭ Substrata: la materio el kiu estas fatita (la materio je kiu la estaĵo estas konstituita)
  • Mova aŭ Efika: kio provokas la fariĝon (tio kio produktas la ŝanĝiĝon de la stato de la aĵo)
  • Cela: la celo al kiu tendencas la aĵo (la fina celo al kiu al aĵo estas destinita).

La metafiziko ĉar scienco de la esto kia esto (vd supre) serĉos do la kaŭzojn kaj la principojn de la esto (= de tio kio estas); jen do kial la metafiziko fondas la plej gravan de la filozofiaj disciplinoj, la ontologion = parolado pri la esto).

Antaŭ ol procedi gravas substreki iujn metodologiajn aspektojn. La unua metodo estas “starti el tio kio estas plibone konata al tio kio estas malpli konata” (Aristotelo uzas la esprimon “unua laŭ ni” por indiki tion kio estas konata unue kaj plejofte, kaj “nature unua” por indiki la aŭtentan scion pri la aĵoj).

La dua metodo estas “listigi ĉiujn eblajn aspektojn kaj opiniojn, rilatajn al la objekto de la diskuto (ankaŭ por repreni kaj kritiki, aŭ allasi, la teoriojn de la antaŭaj filozofoj) celante ekskludi tiujn malĝustajn kaj precipe taksi tiun kiu meritas la nomon de “aŭtenta scio” (diaporetika metodo).

Kun aparta atento al la esto (objekto de la ontologio), Aristotelo en ĝi rimarkigas la fundamentan multvoĉon: la esto estas dirata diversmaniere.

La precipa tasko de la metafiziko konsistas en la preciza difino pri manieroj por “diri” la eston kaj determini en ĝi la fundamentan sencon. Oni nomas substanco la fundamentan konsiston de la esto. Por difini la substancon utilas sekvi la aristotelan metodon, nome starti el tio konata ĉe ni al tio kio tia fariĝas sianature (vidu metodologiojn supre menciitajn), certiĝi pri la multaj manieroj laŭ kiuj oni povas kompreni la eston kaj malkovri tiun fundamentan. La metafiziko havas tiel du novajn postulojn: elnombri kaj difini la diversajn signifojn de la esto (ĝian multsignifecon) kaj establi la principon sur kies bazo trovi la fundamentan metodologion.

Tia principo ne estos nura “metodo” sed estos la principo logiksence (pro tio ke sur ĝi baziĝas ĉiuj sinsekvaj rezonadoj) kaj ontologisence (pro tio ke ĝi reprezentas ankaŭ la aŭtentan “leĝon de la esto”). Temas pri la principo de nekontraŭdiro, alia piliero de la filozofio ĝenerale; la principo de nekontraŭdiro (PNK) estas pritraktata en la kvara libro de la metafiziko kaj asertas: '“ne eblas ke la sama aĵo, samtempe, apartenas kaj ne apartenas al la sama esto, laŭ la sama aspekto”.

La gravo de PNK ŝuldas al la fakto ke ĝi estas la plej certa kaj sciebla inter ĉiuj principoj, kaj ke ĝi fundamentigas ĉiujn aliajn dum ĝi havas neniun alian fundamenton: ĝi fakte ĝuas nerefuteblecon kaj samatempe ne estas pruvebla (alimaniere ĝi ne estus la principo “unua”: tiu vokmaniero estus, malokaze, rezervita al la principo surbaze de kiu la PNK mem estus pruvita); la analizo pri tiu nerefutebleco kaj memfundamentiĝo postulas apartan pritraktadon, ĉi tie sufiĉu rimarkigi ĝian valoron kiel “regulon de la penso” laŭ kiu ne eblas aserti kaj malaserti samaĵon samtempe.

Inter la taskoj de la “unua” filozofio surfalas ankaŭ tiu de la studo pri la principoj aplikendaj al la tuta realo kiuj estas antaŭkondiĉoj de ĉiuj sciencoj, kiel la jam aludita principo de nekontraŭdiroTertium non datur, Leĝo de neekzisto de tria eblo.

Alia postulo devigas priskribi la eblajn manierojn laŭ kiuj oni predikas pri la esto. Krom la kvar tipoj de kaŭzoj supre indikitaj, Aristotelo listigas la sekvajn stariĝojn de la esto:

  • la esto kiel kategorio
  • la esto kiel akcidenco
  • la esto kiel potenco[1] kaj akto
  • la esto kiel vero.

Kiel ‘kategorio’, li intencas la fundamentajn aspektojn kiuj por ĉiu aĵo povas esti diritaj:

  • substanco
  • kvanto
  • kvalito
  • rilato
  • aktivi
  • pasivi
  • loko
  • tempo
  • havi
  • malhavi.

Substanco kaj Esenco

Unu el la konceptoj kiu ofte estas preterlasita en la ekspono kaj, do, akirita nur mekanike, estas la esprimo "la substanco en Aristotelo estas la “sinolo” [2] sintezo de materio kaj formo, esenco de la esto kaj esto de la esenco". Por klarigi la sencon de tiu ekvalento sufiĉas referenci al banala ekzemplo kiu povus ridetigi "akademianojn", kiuj uzas tre malsamajn argumentadojn, sed kiun la ĉiutaga praktiko malkovrigas aparte efikan cele de definitiva akiro de la signifo pri substanco en Aristotelo.

Oni imagu esti pretiganta siamane likvoron. Oni utiligos alkoholon en kiu oni metos infuzaĵon de ŝelo de la frukto el kiu oni volus eltiri la likvoron. Oni imagu eltiri likvoron el mandarino. Post la infuzado de la alkoholo, la ŝeloj de tiu frukto komplete perdas sian saporon kiun oni povas montri "translokigitan" en tiun kiu origine estis nur alkoholo. Kio “transiris” el la ŝelo al la likvoro? Ĝuste la esenco, nome la ero substanca – vorto tute aristotela – de la mandarina ŝelo. La esenco de la esto, tiu kiun Aristotelo asertas esti la ero fundamenta de "sinolo", la formo, tio per kio iu aĵo estas kio estas. La alkoholo – kiu povus ricevi ene de si ĉiun eblan esencon – reprezentas, en la supra ekzemplo, tute instrucela, la eston de la esenco, aŭ materion, la subportilon kiu konsentas al la esenco de la esto la eksplicitiĝon. Same kiel la esenco laŭ Aristotelo, la alkoholo povas ricevi en sin mem la kontraŭdiron: en nia mensa eksperimento, fakte, oni povintus meti al infuziĝo ĉiun ajn esencon. La likvoro rezultos tial konstituita el iu esenco de la esto, origina konstitua ero de la substanco, kaj el la esto de la esenco, la subportilo pri kiu estis supre dirite. La substanco estos nedividebla “sinolo” de tiuj du partoj kiuj ne povas esti disigitaj. Oni imagu, fine, por definitive absorbi tiun malmulte filozofian ekzemplon, havi gastojn al kiuj proponi ion. Ĉu vi povus proponi al ili, anstataŭ bonegan mandarinan glaseton, aparte alkoholon kaj mandarinon? Evidente ne, kondiĉe ke ne temus pri gastoj malplaĉaj|. Tiel la substanco de Aristotelo estas nedisigebla unio de esto de la esenco (alkoholo) kaj esenco de la esto (tiu kiu "transiras" el la mandarinaj ŝeloj en la likvoron kaj ĝin igas "substanco" likvoro).

Metafiziko kaj teologio

La objekto de la metafiziko estas la esto kia esto kaj la teologio reprezentas ĝian kulminon ĉar scienco pri Dio.

Jam en la Fiziko, unu el la manieroj laŭ kiu estas interpretita la “ŝanĝiĝo” de ĉiu ento (homo, besto, ŝtono, ktp kaj ne) konsistas en la transformiĝo el esto en potenco al esto en akto; tia transformiĝo postulas kontribuon de efika kaŭzo, kiu estas la principo de la movo kaj kiu jam entenas en akto tion kio devas realiĝi (ekzemple, kiam oni varmigas la supon, la supo estas varma en potenco kaj la fajro, kiu estas jam varma en akto, estas la efika kaŭzo: ĝi konsentas la pasadon el la potenco al la akto; tial, ĉiu ŝanĝiĝo estas pasado el la potenco al la akto kiu antaŭsupozas ion jam en akto.

Rimarkindas ke ĉiu efika kaŭzo antaŭsupozas siavice alian efikan kaŭzon. Stimulis la rezonadon de la filozofoj la observado pri multaj naturaj fenomenoj kiuj faritaj el kompleksaj kaŭzaj ĉenoj kiuj, plie, ripetiĝis multfoje sur plantoj, teritorioj diversaj, ktp: ekzemple, la frukto kiu naskiĝas el la floro devenanta de semo prisemita de aliaj plantoj en ciklo kiu ripetiĝas sennombre por ĉiu frukto kiam ankoraŭ oni serĉas la unuan eblan kaŭzon. Tio komencas ĉenon de kaŭzaj koneksoj kiu kurus al la senfino, en kiu ĉiu kaŭzo por efiki bezonus alian eksteran kaŭzon kiu agus el ekstero. Por eviti tiun regreson al la senfino, necesas postuli la ekziston de motoro senmova (io kiu movas sen esti movata) kaj pura akto (nome kiu estus eterne en akto nebezonanta je io kio lin puŝu al pasado de la potenco al la akto) kiu en ĉiu movo komencus novan serion de kaŭzaj koneksoj. Tiu kaŭzo estas identigata kun Dio.

Ne aliri al tiu postulato signifus prokrasti senfine la problemon serĉante la kaŭzon: la naturo mem de la koncepto de kaŭzo implicas la ekziston de io kiu movas sen esti movata kaj sen esti kaŭzata de io ajn. La studo pri tiu unua kaŭzo enkondukas aserti ke ĝi devas esti pura akto nome sena je ĉiu potenca kaj do sena je ĉiu materia kiu ekde Platono estas konsiderata stato inter la la esto kaj la ne-esto nome iu povi-esti, potenco ankoraŭ ne realigita: alimaniere tia unua esto bezonus alian eston kiu kaŭzu la transformiĝon de tiu ero de potenco, transformiĝo kiu nun aŭ poste almenaŭ okazis ĉar la ĉeno de la fenomemoj vere okazas.

Tia esto sena de materio kaj “akta” potenco devas vivi trans la spaco kaj tempo kiuj estas regno de la materio kaj de la “malakto”, en alia dimensio kaj do en transcendeco. Kaj tiun eston Aristotelo nomas Dio.

Tia Dio ekzistas, do, siamaniere, kvankam postulanta specifan studon ĉar vivas malsammaniere ol la ceteraj substancoj, sena je potenco kaj ekstere de la spaco kaj tempo. Kaj tia studo estas teologio.

Notoj

<references>

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  1. Potenco ĉi-kaze signifas disponebleco ricevi aŭ kapablo esti pasigita al plia esto.
  2. Sintezo de materio, kiu estas simpla potenco, kaj formo, kiu kondukas al la akto la potencon de la materio.