Meteorfluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meteorfluo Perzeidoj (2005)

Meteorfluo estas astronomia fenomeno ekestanta kiam Tero sur sia orbito krucigas zonon de meteoroidoj. Ĝi konsistas de meteoroj ŝajne elflugataj el unu punkto sur firmamento, la radianto. Se meteoroidoj havas saman devenan objekton (plejparte kometon aŭ neaktivan kometon) tial iliaj orbitoj pli malpli samas kaj en atmosferon de l` Tero enflugadas paralele. Ĝuste tial dank` al perspektivo por surtera observanto ŝajnas meteoroj elflugataj radianton. Tio similas al reloj, ili estas paralelaj sed ŝajnas ke ili konverĝas en longo.

Kometo dum sia ĉirkaŭirado de Suno perdiĝas sian materialon, gason kaj polvon. Gaso estas malpeza kaj facile eskapas. Polvo estas pli peza kaj restadas sur kvazaŭ sama orbito. Post kelkaj ĉirkaŭiroj polvo devenanta de kometo kreos zonon, similan al toroido, ĉirkaŭ Suno kopiinte orbiton de kometo. Sed orbitoj de tiuj meteoroidoj ne estas tute samaj kaj facile ŝanĝiĝas. Tial toroido pligrandiĝas kaj maldensiĝas. Kiam toroido krucigas orbiton de Tero tiuj meteoroidoj enflugas ĝian atmosferon. Temas plejparte pri polvaj eroj sed flugataj superrapide (10 - 72 Km/s). Trotado kun aero rapide plialtigas temperaturon kaj meteoroido elvaporiĝas. Tion ni vidas kiel meteoroj.

Sed devena objekto ne devas esti kometo. Konataj estas ankaŭ fluoj devenataj de asteroidoj kaj jam neaktivaj kometoj. Meteoroidoj de asteroidoj povas esti sufiĉe grandaj kaj solidaj kaj povas travivi flugon tra atmosfero. Se eĉ falus sur Teron kaj restus kiel ŝtono do ĝi nomiĝas meteorito (meteorŝtono).

Meteorpluvo

Meteorpluvo estas tre densa meteorfluo. Dum meteorpluvo eblas vidi milojn (eĉ centmilojn) da meteoroj dum horo. Kutime meterpluvo estas rezulto de densa agrego de kometa polvo lozigita dum ĝia reveno al Suno. Homoj sciis pri meteoroj longe sed ega meteorpluvo instigis ilin pli precize esplorigi meteorojn kaj meteorfluojn..

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj