Meteoro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Meteoro estas luma fenomeno, kaŭzata de la renkontiĝo de ĉiela korpo veninta el la kosmon (meteoroido) kun la tera atmosfero. Tre hela meteoro nomiĝas bolido. Kiam ĝi falas sur la teron kaj lasas postrestaĵon, tiu ĉi ricevas la nomon meteorŝtono.

Meteorfluoj [redakti]

Leonidoj en jaro 1833
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Meteorfluo.

Tero dum jaro kelkfoje en sia orbito troviĝas proksime fluo de meteoroidoj. Kiam Tero krucigas ĝian obtiton tiam meteoroidoj en grandaj (iame eĉ grandegaj) kvantoj enflugas atmosferen. Ĉar meteoroidoj de unu fluo havas pli malpli samajn orbitojn ili flugas tra atmosfero fakte paralele. Sed dank` al perspektivo ŝajnas ke meteoroj elflugadas el unu punkto sur firmamento. Tiu punkto nomiĝas radianto. Okazaĵo kiam multaj meteoroj elflugadas el sama radianto estas meteorfluo.

Fluo de meteoroidoj plejparte devenas de kometoj sed ni jam konas kelkajn meteorfluojn de asteroidoj. Kiam Tero troviĝas en densa zono de fluo tiam videblas multajn meteorojn dum horo. Tio kutimas por junaj fluoj. Sed laŭ tempo devena objekto donadas malpli kaj malpli da nova meterialo kaj jam ekzistanta fluo dikiĝas en spaco. Tial maljunaj meteorfluoj estas dikaj kaj maldensaj, rezulte meteorfluoj havas malgrandan horan oftecon sed longan daŭron.

Vidu ankaŭ [redakti]