Metiista vilaĝo de Amarna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La metiista vilaĝo de Amarna situas en la orienta dezerto de Aĥetaton, la ĉefurbo konstruigita de la faraono Aĥnaton proksime de la suda nekropolo.

Tiu vilaĝo, simila al aliaj metiistaj vilaĝoj kiel tiuj de El-LahunDeir el-Medina, estis konstruita por la metiistoj kiuj laboris al la konstruado de la reĝaj aŭ nobelaj tomboj. La metiistoj vivis tie kun siaj familioj: sesdeko da domoj konstruitaj el argilaj brikoj enhavanta po kvar ĉambrojn sufiĉe senkonfortajn. En la vilaĝo loĝis ĝis tricent dek homoj.

Same kiel la vilaĝo de Deir el-Medina, tiu de Amarna estis ĉirkaŭita de muro, kiu havis nur unu pordegon, ne por malliberigi la metiistojn, sed por malhelpi ŝteladon de materialo. Sed kontraŭe al aliaj vilaĝoj aŭ urboj tiu de Amarna estis koncipita laŭ detala urba plano, tiel stratoj kruciĝis orte kaj la domoj havis samajn dimensiojn.

Eksteraj ligiloj

greke The Eastern Workmen's Village at Amarna de Jimmy Dunn (la orienta metiista vilaĝo en Amarna)