Michael Dante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael Dante
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1931 (1931-09-02) (92-jaraĝa)
en Stamford
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Miami • Stamford High School vd
Profesio
Okupo radio-prezentisto • basbalisto • aktoro • televida aktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michael DANTE estas artnomo de Ralph Vitti (naskita en 1931) usona aktoro kaj iama profesia basballudanto.

Li ludis por "La Stamford Advocate All-Stars", teamo kiu gajnis en 1949 la Nov-Anglian basbalĉampionecon. Post mezlernejo, Dante estas dungita de Boston Braves. Li trejnis ankaŭ kun teamo Washington Senators sed preferis aktoradon.

Dante komencis sian profesian aktoran karieron en kino per Somebody Up There Likes Me en 1956 kaj daŭrigis ĝin per Jeanne Eagels, Raintree County, Fort Dobbs kaj Westbound. Li debutis en televido per Sugarfoot en 1957 kaj partoprenis ankaŭ televidseriojn kiel Colt .45, Lawman, The Adventures of Rin Tin Tin kaj Maverick.

En 1960-aj jaroj li partoprenis kinfilmojn Seven Thieves, Kid Galahad, Operation Bikini, The Naked Kiss, Apache Rifles, Harlow, Arizona Raiders kaj televidaĵojn kiel Cain's Hundred, Perry Mason, Bonanza, Get Smart, Star Trek, The Big Valley kaj Daniel Boone.

Dum 1970-aj kaj 1980-aj jaroj Dante aktoris en kinfilmoj kiel Willard, Winterhawk, Missile X - Geheimauftrag Neutronenbombe, Return from the River Kwai kaj Cage kaj en televidaĵoj My Three Sons, The Six Million Dollar Man, The Fall Guy, inter aliaj.

Lia lastaj laboroj estis en televidserio Find Your Future Reality kaj en kinfilmo Unbelievable!!!!! en 2018.