Michael White (klarnetisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michael White
Michael White (2007)
Michael White (2007)
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1954 (1954-11-29) (69-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Tulane
Okupo
Okupo bandestrokomponistodirigento • ĵazmuzikisto • universitata instruisto
vdr

Michael WHITE (ankaŭ Dr. Michael White, * 29-an de novembro 1954 en Nov-Orleano) estas usona klarnetisto de malnova ĵazo.

White, kiu finis sian studon de fremdlingvoj per doktoriĝo, muzikis komence kun Don Paulin (1975), la Young Tuxedo Brass Band (1979) kaj en Preservation Hall kun Kid Sheik Cola. Krome li prezentis dum la spektaklo One Mo’ Time. Tiam li fondis propran triopon kaj en 1981 la bandon Liberty Jazz Band, poste la bandon The New Orleans Hot Seven. Li vojaĝis plurfoje tra Eŭropo kaj Japanujo kaj koncertis ankaŭ en Village Vanguard. Wynton Marsalis partoprenigis lin je siaj sonregistraĵoj de The Majesty of the Blues (1989).

White instruas la hispanan kaj afrik-usonan muzikojn ĉe Xavier University of Louisiana. En Usono li estas pro sia akademia pozicio publiktaŭga pledanto por tradicia ĵazo. Li validas post Digby Fairweather kiel centra figuro de la pli nova revivigo de novorleana ĵazo. Lian historian kolekton pri la ĵazo de Nov-Orleano, i.a. kun notomaterialo de Jelly Roll Morton, detruis la superakvego post kirlventego Katrina.

Diskografiaj indikoj[redakti | redakti fonton]

  • Shake It & Break It (505 CD, 1981-87) kun Walter Payton
  • Crescent City Serenade (1990, Antilles; kun Teddy Riley, Wendell Brunious, Freddy Lonzo, Wynton Marsalis kaj Greg Stafford)
  • A Song for George Lewis (Basin Street, 2000)
  • Jazz from the Soul of New Orleans (Basin Steet, 2002)

Leksikonoj[redakti | redakti fonton]

  • Ian Carr u.a.: Jazz Rough Guide. Metzler, Stuttgart 1999, ISBN 3-476-01584-X
  • Leonard Feather, Ira Gitler: The Biographical Encyclopedia of Jazz. Oxford University Press, Oxford usw. 1999, ISBN 978-0-19-532000-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Michael White (Klarinettist) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.