Michel Aflak

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Michel AFLAK, nask. en Damasko en 1912, mort. en Parizo en 1989, estis araba politika pensisto fondinto de la partio Baas, partio arabe-naciisma, modernisma, laika kaj progresisma, kun ankaŭ celo reunuigi la tutan araban popolon ŝtate.
(Poste tiu partio disiĝis en pluraj. La reganta partio kiun estris Saddam Hussein en Irako, samkiel tiu alia, kiu regas en Sirio estas inter ili.)

Michel Aflak, el kristana familio francparolanta (en Sirio estis tiutempe forta franca influo pro kolonitempa ĉeesto komence de la 20-a jarcento) studis en la pariza Sorbono de 1928 ĝis 1932. Reveninte en Sirio, li instruis historion kaj starigis studirondon, kiu iĝis en jaro 1947 la "partio por la socialisma renaskiĝo" Baas, kiu enspaciĝis en plejmulte de la arabaj landoj, de la persa golfo ĝis atlantika oceano, kaj kies pricipoj baziĝas sur araba naciismo kaj ia socialismo nemarksisma fundamentita sur la homa persono. Lia filozofio estis influita de personalismo de Emmanuel Mounier kaj Aflak estis malfalsa humanisto priokupa pri plena florado kaj digneco de homa persono. Li estis pure intelektulo, kaj neniam plenumis ian registaran oficon, restis respektata en la mondo kiel simbolon de la liberigcelo kaj digneccelo de la araba popolo.

Post la povokapto per baas en Irako jare 1968, li loĝadis en tiu lando. Tie li estis entombigita post lia morto. Lia tombo estis en oktobro 2003 profanita de la usonanoj, kiuj terrabotilis ĝin, eĉ ne ebligante je lia familio reakiri lian kadavron.