Miensimbolo
El Vikipedio
Miensimbolo estas kombino de tipografiaj signoj uzata por esprimi senton aŭ nuanci frazon je Interreto, babilejo, poŝtelefon-mesaĝumado (SMS) ktp.
Pluraj lingvoj uzas la vorton emoticon [emOtikon] ("emocia simbolo"), inter esperantlingvaj komputilistoj oni ĝin ofte simple nomas mieno, sed oni ankaŭ povas uzi la vorton emociikono (emocio + ikono).
Pro la fakto, ke multaj ne-lingvaj gestoj perdiĝas en ne-vid-al-vida komunikado, miensimboloj ekestis kaj evoluis dum la mallonga erao de Interreto.
La plej kutima miensimbolo estas: :-) Ĝi esprimas senton de gajo, ĝojo (rigardu ĝin klininte la kapon maldekstren por kompreni). Alia ofta mieno estas :-( kiu esprimas malan senton.
Tiuj apartenas al la tielnomataj plenaj mienoj, t. e. mieno konsistanta el almenaŭ 3 signoj. Neplenaj mienoj estas interalie :) kaj :(.
Iritiĝinte pro la bezono ĉiam kap-klini por ĝuste rigardi la signojn, iuj japanoj ekuzis Japanajn miensimbolojn, kiuj rekte "staras" kaj pli bone respegulas orient-azian esprimmanierojn. Ekzemploj estas: (^_^) "ĝojo" kaj \(^_^)/ "venkinteco, hura!".
En Cirilaj babiladoj oni ofte uzas eĉ pli simplajn miensimbolojn, nome ) por ĝojo kaj ( por la malo, kiujn oni povas ripeti por fortigi ilin. Ofte oni do uzas ))) aŭ (((.
Enhavo |
[redaktu] Listo de oftaj kaj malpli oftaj miensimboloj
| Mieno | Signifo |
| :-) | Ĝojo, Gajo |
| :) | - |
| :-)) | Ĝojego |
| :-D | Granda rideto |
| :'-) | Feliĉo |
| :-( | Malĝojo, malkontento |
| :( | - |
| :-(( | Malĝojego |
| :-> | Moketanta rideto |
| ;-) | Amindumado (per palpebrumoj), indikumado |
| :'( | Plorado |
| >:-( | Furiozo |
| :-/ | Eta malkontento ; dubo |
| :-| | Ne gravas |
| :-o | Miro |
| :-O | Granda miro |
| 8-O | grandega miro |
| :-] | Stulteco |
| :-* | Kiso |
| B-) | Mi portas ŝirm-okulvitrojn. |
| 8-) | Mi portas okulvitrojn. |
| :-! | Mi fum(em)as. |
| :-? | Mi fum(em)as perpipe. |
| 8:-) | Mi portas har-banton. |
| :-)8 | Mi estas ino. |
| :-):- | Mi estas viro. |
| =|:-) | Mi portas ĉapelon. |
| <|-) | Mi portas tradician orient-aziecan kampar-ĉapelon. |
| :-)= | Mi havas barbon. |
| }:-) | Mi havas imponan hararon. |
| (:-) | Mi ne havas multe da haroj. |
| :-[ | Mi estas vampiro. |
| (-: | Mi loĝas en suda duonsfero. Mi estas maldekstrulo. |
| :-)* | Mi estas esperantisto. |
| (8-)=* | Mi estas Zamenhof. |
[redaktu] Origino
Je 1982, en komputila diskutejo ĉe Carnegie-Mellon University, oni rimarkis, ke ŝercaj rimarkoj estis miskomprenataj seriozaj. Oni ekproponis manierojn marki humuron aŭ ironion. Scott E FAHLMAN proponis la 19-an de septembro, 1982 ekuzi :-) kaj :-(. Je 2002, Jeff BAIRD laboregis por serĉi, ĉu tiu mesaĝo estis inter malnovaj ŝirmokopioj kaj teamo sukcesis republiki ĝin la 10-an de septembro.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Scott E. Fahlman rakontas, kiel li kreis :-) kaj :-( (angle)
- La mesaĝo, per kiu Fahlman proponis :-) kaj :-( (angle)
- Emoticons
[redaktu] Vidi ankaŭ
| Babileja parolado |
|---|
| Ĉefaj artikoloj: Miensimbolo, Mallongigoj_uzataj_en_babilejo Vidu ankaŭ la artikolon pri la SMS-slango |

