Miguel Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Miguel HERNÁNDEZ GILABERT (naskiĝis la 30-an de oktobro 1910 en Orihuela, urbo en la provinco de Alakanto, Hispanio, kaj forpasis la 28-an de marto 1942 en Alakanto) estis unu el la plej intensaj poetoj de la unua duono de la 20-a jarcento en la hispana lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis paŝtisto dum sia junaĝo, kaj lia kleriĝo estas meminstrua. Li komencis publikigi poemojn en la ĵurnaloj de sia vilaĝo. Oni baldaŭ notis la forton de lia lingvaĵo kaj lia pasio, kaj publikiĝas lia unua libro “Fakulo pri lunoj”, en 1933. Li partoprenas en la “Pedagogiaj Misioj”, kreitaj de la respublika registaro, por agadi en la vilaĝoj cele al la edukado de la plej malriĉa popolo.

Lia kariero estis skuita de la komenco de la hispana interna milito. Li aliĝas al la komunistaj milicioj, kie li partoprenas kiel soldato, kaj ankaŭ en la kulturaj agadoj okazigitaj en la respublikana flanko. Li plu publikigas poemojn, ĉiutipajn: amajn kaj luktajn.

Post la fino de la milito, li klopodas ekziliĝi, kaj pasas al Portugalio. La reĝimo de Salazar revenigas lin en la brakojn de la polico de Franco. Li estas enkarcerigita, kaj tie li suferas je tuberkulozo. Li mortas 31-jara en prizono.

Li verkis la plej impresigajn elegiojn de la hispana literaturo, kaj kelkajn el la plej skuaj porpopolaj poemoj, samtempe fortaj kaj sentemaj.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fakulo pri lunoj (Perito en lunas), 1933.
  • La neĉesanta fulmo (El rayo que no cesa), 1936
  • Popola vento (Viento del pueblo), 1937.
  • Kanzonaro kaj romancaro pri forestoj (Cancionero y romancero de ausencias), 1938–1941.
  • La homo gvatas (El hombre acecha), eldonita en 1961 laŭ la perdita eldono de 1939.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Kun la titolo “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”, estis publikigita antologio de la poemoj en 1988, en la serio “Hispana literaturo”. La tradukinto estis Miguel Fernández

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]