Mike Huckabee
| Mike Huckabee | |
|---|---|
usona politikisto |
|
| Naskiĝo | 24-a de aŭgusto, 1955 en Hope, Arkansaso, Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Michael Dale HUCKABEE (n. la 24-an de aŭgusto, 1955) estas Respublikana eks-guberniestro de la usona subŝtato Arkansaso de 1996 al 2007. La 28-an de januaro, 2008, li oficiale anoncis sian kandidatecon por la usona prezidentelekto.
Huckabee estas verkinto de pluraj libroj, destinita Baptisma predikisto, publika parolisto kaj muzikisto en la rok-bando Capital Offense (Plej Serioza Krimo). En ĉi-tiu bando, li ludas bas-gitaron. Li estas konata ankaŭ pro la malgrasiĝo je 110 funtoj (55 kilogramoj) tre rapide kaj posta proparolado de sana vivmaniero. Li kaj lia edzino, Janet, havas tri plenkreskajn infanojn: John Mark, David, kaj Sarah.
Politike, Huckabee estas dekstraflanka kaj sociale kaj ekonomie. Li estas politike konata pro sia subteno al la impostpropono FairTax. Tamen, malgraŭ sia sociala kaj ekonomia konservativismo, li estas nepopulara al certaj flankoj en la respublikana partio, speciale la kontraŭ-imposta grupo Club for Growth ("Klubo por Kresko"), kiu pagis por pluraj reklamoj kontraŭ li.