Miklós Tóth (biologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Miklós TÓTH [miklOŝ tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Miklós estas hungara biologo, profesoro, entomologo, membro de Hungara Scienca Akademio (korespondanta (2010), ordinara (2016)).

Miklós Tóth [1] Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de aprilo 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Tóth frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Ĝis 1993 li esploris rilatojn inter insektoj kaj kemio en diversaj laborejoj, poste li havis mezaltan postenon en filio de Hungara Scienca Akademio. En 1981 li plulernis en Kanbero kaj li doktoriĝis en Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1989, poste li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio en 1997. Ekde 2004 li estas konsilisto kaj esploristo en la menciita filio. Li estis nomumita titulara docento kaj katedrestro en Debrecen. Li okupiĝas pri kemia ekologio, komunikado de la malutilaj insektoj, kreo de kaptiloj per odoroj por la malutilaj insektoj. Li ricevis 7 premiojn inter 1984-2016.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Identification of pheromones and optimization of bait composition for click beetle pests in Central and Western Europe (Coleoptera: Elateridae) (2003) - kun aliaj
  • An aggregation attractant for the sugar-beet weevil Bothynoderes (Cleonus) punctiventris (2007) - kun aliaj
  • Attraction of male turnip moths Agrotis segetum (Lepidoptera: Noctuidae) to sex pheromone components and their mixtures at 11 sites in Europe, Asia, and Africa (1992) - kun aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.