Mikroalgoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maraj diatomeoj vidataj per mikroskopo

Mikroalgoj estas algoj de mikroskopa grando. Ili estas unuĉelaj aŭ homogene plurĉelaj fotosintezaj mikroorganismoj, ĉu eŭkariotojprokariotoj (organismoj respektive havantaj aŭ ne havantaj ĉelkernojn kaj organetojn).

Mikroalgoj estas konsumataj de homoj de antaŭ jarmiloj. Spuroj de konsumo de diversaj mikroalgaj specioj en la aztek-epoka Meksiko estas trovitaj. Industriiĝintaj landoj uzas mikroalgojn kiel nutrosuplementon por homoj kaj en akvokultura bredado[1]. Oni kultivas ilin kaj en eksterdomaj kultivejoj kaj en endomaj fotosintezreaktoroj[2].

Mikroalgoj vivas en akvaj medioj kaj povas havi moviĝokapablon pere de flagelo. Ili ekkreskas en ĉiu biotopo kiu ricevas lumon. La granda plimulto kapablas nutri sin per osmotrofo dum la nokto kaj tiel estas miksotrofaj. Ili grave rolas en la biogeokemiaj cikloj, de lagoj kaj de la oceano, interalie la karbona ciklo.

Ili estas vundeblaj de kelkaj poluaĵoj (ekz. kupro kaj hidrokarbonoj[3]) kaj tial uzeblaj kiel bioindikiloj. Iuj estas gravaj en bioakumulado kaj biokoncentrado en la manĝoreto.

Mikroalgaj brulaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esploroj estas farataj interalie de la Eŭropa Unio[4] pri la produktado per mikroalgoj de tiel nomataj triageneraciaj biobrulaĵoj. Tiuj anstataŭus la unuageneraciajn biobrulaĵojn kiuj nun regas la merkaton, produktitajn per kultivado de sojo, olepalmoj, kaj maizo, kaj evitus ties nedeziratajn efikojn, nome pliigon de la kosto de greno kaj minacon al biodiverseco. Mikroalgaj brulaĵoj estas pli vere novaj ol la duageneraciaj, kiuj estas farataj el lignoceluloza biomaso forĵetita de agrikulturo (folioj, arboŝeloj, pajlo, ktp.) kaj el plantoj tre efike kultiveblaj kaj toleremaj pri kreskokondiĉoj (bambuoj kaj aliaj).

La esplorado temas pri 300 specioj de fitoplanktono elektitaj pro sia riĉeco je lipidoj, interalie kelkaj cianobakterioj (Spirulina), Chlorophyceae (kloreloj, Dunaliella, Parietochloris incisa), diatomeoj (Amphora sp., Nitzchia sp., Chaetoceros sp.) kaj Chrysophyceae. Ili taksiĝas tre produktivaj organismoj (pli ol teraj plantoj), rapidkreskaj (kun duobliĝo de biomaso en unu tago) kaj riĉaj je oleo (la dezirata produkto). La priesploroj estas publikigitaj en la retejo de la National Renewable Energy Laboratory (NREL, 1998)[5]. Laŭ la usona nafta kompaniego Exxon Mobil[6], la produktado de algoj povas superi multe la antaŭajn biobrulaĵojn:

  • Mikroalgoj: 7580 litroj/akreo/jaro
  • Palmo: 2463 litroj/akreo/jaro
  • Sukerkano: 1705 litroj/akreo/jaro
  • Maizo: 947 litroj/akreo/jaro
  • Sojo: 190 litroj/akreo/jaro

La japana kompanio Euglena en 2015 provizis aŭtobuson per biobrulaĵo konsistanta 1%-e el eŭglena oleo[7], kaj ambicias produkti biobrulaĵon por aviado[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. livre turquoise (france). Arkivita el la originalo je 2015-11-19. Alirita 2023-10-08.
  2. Culture de microalgues - Délégation de Nouvelle-Calédonie. wwz.ifremer.fr. Alirita 2015-11-18.
  3. Singh, A. K.; Gaur, J. P. Effects of petroleum oils and their paraffinic, asphaltic, and aromatic fractions on photosynthesis and respiration of microalgae. Ecotoxicology and Environmental Safety. 1990; 19 (1):8-16.
  4. Official Journal of the EU: Directive on the promotion of the use of energy from renewable sources (5-a de junio 2009) FR DE
  5. http://www1.eere.energy.gov/biomass/pdfs/biodiesel_from_algae.pdf
  6. http://www.businesswire.com/portal/site/exxonmobil/index.jsp?ndmViewId=news_view&ndmConfigId=1001106&newsId=20090714005554&newsLang=en
  7. Daniel Eskenazi Tokyo (21-09-2015). “Des bus japonais roulent à l’algue”, Le Temps. Alirita 23-08-2020.. 
  8. Food, face cream and jet fuel : Japanese firm finds many uses for algae. CNNMoney. Alirita 23-08-2020.