Miksolidia modalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildigo de la miksolida gamo. (Klarigo)

La miksolidia modalo estas unu el la kvar aŭtentaj modaloj. Ĝia gamo entenas duontonan paŝon inter la tria kaj kvara samkiel inter la sesa kaj sepa ŝtupoj, la aliaj intervaloj estas plentonaj paŝoj. Karakteriza estas la kontraste al maĵorgamo eta septo.

Historio kaj uzado[redakti | redakti fonton]

La miksolidia gamo ekestis en antikva Grekujo, nomiĝis tie tamen komence hipofrigia (aŭ ankaŭ hiperlidiaionia), dum kiam miksolidia nomiĝis la posta lokria modalo. Nur en frua mezepoko okazis erara interŝanĝo de la modaloj. La miksolidia modalo pli malfrue estis uzata en la kristana eklezia muziko de la mezepoko. Fama ekzemplo estas la himno „Veni creator spiritus“, kiun Martin Luther en 1525/1529 transverkis al la germanlingva kanto „Komm, Gott Schöpfer, Heiliger Geist“. [1]

La miksolidia gamo entenas la tonikan akordon kun eta septo, uzata en bluso. Pro tio la gamo ludas gravan rolon en bluso kaj rokmuziko. En klezmero ĝi aperas sub la nomo „adonoj moloĥ“.[2] Ekzemploj de kantoj el la populara muziko en la miksolidia modalo estas „Norwegian wood“ kaj „Get back“ de la Beatles.

La miksolidia modalo laŭas al la barata rago Khamaja kaj al la etiopa gamo ambasel.

Notekzemplo[redakti | redakti fonton]

La miksolidia gamo sur G enhavas la pratonojn de blankula muziko, kiuj konformas al la tonoj de la blankaj klavoj de piano.

Aŭdekzemplo[redakti | redakti fonton]

Pri tiu ĉi sono Miksolidia gamo sur C

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vd. Evangelisches Gesangbuch (EG) n-ro 126, Gütersloh/ Bielefeld/Neukirchen-Vluyn 1996
  2. Lazare Saminsky: Music of the Ghetto and the Bible p.30

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]