Milito de la Trilanda Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milito de la Trilanda Alianco (ankaŭ konata kiel Milito de ParagvajoMilito de Brazilo) estis la militon, en kiun Brazilo, Argentino kaj Urugvajo nomas Milito de Paragvajo. La plej granda milita konflikto en Sudameriko ekde 1864 ĝis 1870 de Trilanda Alianco (Argentino, Brazilo kaj Urugvajo) kontraŭ Paragvajo. Francisco Solano López, Caudillo de Paragvajo, intencis konkeri teron por atingi maron kaj invadis Brazilon. Ekis granda milito, en kiu mortis la plejparto de la Paragvaja vira loĝantaro.

La Batalo de Riachuelo.

Marksismaj historiistoj diris, ke la kaŭzo de l' milito estis la volo de Anglio, malpermesi industriigon de Paragvajo, sed ne estas dokumentaj pruvoj pri tio. Paragvajo estis fama pro sia eko kiel socialisma indiĝena lando dum la 17-a jarcento, eĉ Voltaire skribis pri tio, kaj estis usona filmo The Mission (1986) pri tio. Do sudamerikaj komunistoj ĉiam estis simpatiaj al Paragvaja revo.

Vere, Solano López estis diktatoro, kiu estris landon de 400 mil enloĝantoj kaj volis fari militon kontraŭ tri landoj kiuj havis, kune, pli ol unu milionon da loĝantoj. La paragvaja armeo estis kuraĝa kaj obeema, sed malbone armita, ĝi havis multaj kanonojn, sed la plejparto estis arkaikaj bronzaj pafilegoj. Antaŭjuĝo ankaŭ malhelpis López, ĉar li kredis ke brazilaj soldatoj estis sentaŭgaj, ĉar ilia plejparto estis negroj sen instruo. La brazila reago estis tro violenta; kiam finiĝis la milito, laŭdire ne estis eĉ unu viro pli ol 12-a jaraĝa en Paragvajo, kiu dum multaj jaroj estis mastrumata nur de virinoj.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.brasilescola.com/historiab/guerra-paraguai.htm greke http://www.suapesquisa.com/historia/guerradoparaguai greke http://web.archive.org/20040530104836/www.geocities.com/Pentagon/Camp/2523

grekeTTT-ejo portugallingva pri ĝi

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda