Miloš Rudolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloš Rudolf
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1923 (1923-12-04)
en Olomouc
Morto 17-an de januaro 1988 (1988-01-17) (64-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Miloš RUDOLF (naskiĝis la 4-an de decembro 1923 en Olomouc - mortis la 17-an de januaro 1988) estis ĉeĥa esperantisto.

Li laboris kiel vicprezidanto de Esperanto-klubo en Olomouc. Kiam en 1952 estis likvidita EAĈSR (ĉar „la internacia lingvo de laboristoj estis la rusa“), la esperantistaj kluboj restis sen gvidado. En 1955 Miloš Rudolf iniciatis fondon de Tutŝtata konsulta komitato esperantista (TKKE), kies sekretario li estis ĝis 1957, kiam ĝin anstataŭis jam oficiale aprobita Ĉeĥoslovaka Esperanto-komitato, kies laboro kondukis al refondo de ĈEA en 1969.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Nekrologo en Starto 4/1988