Minacata specio
Minacata specio (aŭ endanĝerigata specio) estas specio de planto aŭ animalo kiu nombras tiom, kiom eble estos ekstermiĝa. Multaj landoj establas leĝojn por protekti la vivlokojn de ĉi tiuj specioj.
Minacataj specioj estas specioj (inkludante animalojn, vegetalojn, fungojn, insektojn, ktp.), kiuj frontas al danĝero de ekstermiĝo en proksima estonteco.
La Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) estas la plej agnoskata organizo kaj aŭtoritato pri minacataj specioj, kaj pritraktas minacatajn speciojn ne kiel ununuran kategorion, sed kiel grupon de tri kategorioj: vundeblaj, endanĝerigitaj, kaj draste endanĝerigitaj, depende de la nivelo de la minaco.
Eksteraj ligiloj
Ekzemploj de endanĝerigataj specioj
Vidu ankaŭ
- Vaŝingtona Specioprotekta Kontrakto
- Ekologio
- Kategorio:Endanĝerigita specio
- Habitatodetruo
- Naturkonservado
-
Amaso de bizonaj kranioj, post ĉasado
-
Endanĝera mar-lutro
-
Endanĝera Insula Vulpo
-
Ĝiba baleno