Miĥael Giŝpling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Miĥael Giŝpling
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1923 (1923-11-30)
Morto 1-an de januaro 2017 (2017-01-01) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusioIsraelo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Mikaelo Giŝpling (ruse Гишплинг Михаил Яковлевич, naskiĝis en 1924 (Irkutsk), mortis la 26-an de septembro 2017 (Jerusalemo)) estis rusia kaj sovetia esperantisto, poste israelano. Esperantistiĝis en 1943. Giŝpling estis inĝeniero-kemiisto jam en Moskvo. En 1957 Li fondis kaj gvidis Moskvan junularan Esperanto-klubon "Fajrero". Li ankaŭ estis poeto, kiu apartenis al la Moskva skolo de Esperanto-poezio. En la 1980-aj jaroj li reaktiviĝis kaj publikigis en gazetoj, kiel Fonto, Monato kaj La Ondo de Esperanto. Li ricevis premiojn en Belartaj Konkursoj de UEA kaj Liro.

Giŝpling estis kvinfoje premiita ĉe Belartaj Konkursoj pri poezio: 1-a premio en 2000, 2004, 2008; 2-a kaj Honora mencio en 2004. Ekde 2000 li estis FD (Faka Delegito) pri poezio en Jerusalemo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Poeziaj libroj, verkitaj de li:

  • 1994 : El sisma zono
  • 1999 : Eola harpo
  • 2003 : Tie ĉi tie
  • 2008 : Vespere

Poemoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro.