Mobile (prononcata moŭ-BIL, per IFA-signoj [mɔʊ 'bi:l]) estas urbo de la usona subŝtatoAlabamo; ĝi situas laŭ la marbordo de la Golfo de Meksiko kaj havas la ununuran marakvan havenon de la subŝtato. Laŭ la popolnombrado de 2000 la urbo havis 198.915 loĝantojn. La urba teritorio situas borde de samnoma rivero Mobile, kiu ĉi-tie enfluas la ankaŭ samnoman "golfeton de Mobile". Ĉiuj tiuj toponimoj estas referencoj al la indiĝena tribo Mabila, kies anoj de pratempoj vivis en la regiono.