Mohamed Mursi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mohammed Mursi, 2013, la unua demokratie elektita prezidento de Egiptujo

Mohammed Mohammed Mursi Isa Ajjat [1] [2], arabe محمد محمد مرسي عيسى العياط * , (naskita la 20-an de aŭgusto 1951 en la provinco Ŝarkija) estas egipta politikisto. Li estis la unua demokrate elektita ŝtatprezidanto de Egiptujo kaj estis en ofico de la 30-a de junio 2012 ĝis la 3-a de julio 2013, kiam la armeo deklaris lin eloficigita.

Ĝis sia prezidanteco li estis partiestro de la Partio de Libero kaj Justeco, kiun fondis la Islama Frataro post la Egipta revolucio de 2011. Post sia elektiĝo li forlasis la partiestrecon kaj sian membrecon ĉe la Islama Frataro, deklarante ke li volas esti prezidanto por ĉiuj egiptoj.

La 3-an de julio 2013, post grandaj amasprotestoj de la opozicio, la armeo deklaris lin esti ne plu prezidanto kaj instalis kiel provizoran prezidanton Adli Mansur, la ĉefjuĝiston de la prikonstitucia kortumo.

Referencoj

  1. Biografie retpaĝo de Union of Islamic World Students (angle)
  2. 13 Kandidaten kämpfen um Mubaraks Nachfolge, Zeit, 26. April 2012
    Ein Volk vor dem Fernseher: Ägypter verfolgen erstes TV-Duell der Geschichte, Focus, 10. Mai 2012
    Tomas Avenarius: Wahlkampf in Ägypten: Kulturrevolution im TV-Studio, Süddeutsche Zeitung, 13. Mai 2012