Provinco Ŝarkija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Ŝarkija
محافظة الشرقية
Egypt Sharqia locator map.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Zagazig
Areo 4 180 km²
Loĝantaro 5 340 058 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-SHR
provinca flago
provinca flago
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Ŝarkija, ankaŭ literumata Aŝ-Ŝarqiyya (arabe محافظة الشرقية, latinliterigo Muḥāfaẓa aš-Šarqīya respektive Muhāfaza aŝ-Ŝarkīja, en Esperanto "la orienta provinco") estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 5 354 041 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Zagazig. La teritorio situas en la orienta parto de la Nildelto.

La provinco limas norde je la provinco Dakahlija (Ad-Daqahliyya), oriente je la provincoj Port Said (Bur Saʿid) kaj Ismailija (Al-Ismaʿiliyya), sude je la provinco Helŭan kaj okcidente je la provincoj Kaljubija (al-Qalyubiyya) kaj Garbija (al-Gharbiyya).