Provinco Nova Valo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Nova Valo
محافظة الوادي الجديد
Egypt Al Wadi al Jadid locator map.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĥarga
Areo 376 505 km²
Loĝantaro 187 256
ISO-kodo EG-WAD
provinca flago
provinca flago
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Nova Valo, ankaŭ literumata Al-Ŭadi al-ĝadid (arabe محافظة الوادي الجديد, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Wādī al-ǧadīd respektive Muhāfazat al-Ŭādī al-ĝadīd, en la masra lingvo aŭ egipta araba el-Ŭādī el-gedīd) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 187 256 loĝantojn. Administra centro estas la oazo Ĥarga. La teritorio situas en la suda parto de la Libia Dezerto kaj kovras 376 505 km² kaj estas senkompare la plej granda provinco de Egiptio, sed ankaŭ entute inter la plej grandaj provincoj de la tuta afrika kontinento. La provinco kreiĝis en 1958, laŭ decido de la tiama ŝtata prezidanto Gamal Abdel Naser - antaŭe ĝi estis parto de la administra teritorio "al-Sahra' al-Janubijah" aŭ "Suda Dezerto". En 1968 la baseno Baharija estis donata al la provinco Gizo kaj de tie en 2008 al la tiam novkreita provinco 6-a de Oktobro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La provinco limas norde je la provincoj Matruh, 6-a de Oktobro kaj Minja, oriente je la provincoj Asjut, Saŭhaĝ, Kina kaj Asuano, sude je la ŝtato Sudano kaj okcidente je la ŝtato Libio. Pejzaĝe ĝin karakterizas la Libia Dezerto, pluraj malaltaj montetaroj kaj montoj, kaj tri grandaj basenoj, nomataj Farafra, Daĥla kaj Ĥarga.

Sude la la interŝtatan limon al Sudano konsistigas la 22-a latituda grado, okcidente la limon al Libio la 25-a longituda grado. La enŝtata limo al la provincoj Matruh, Gizo kaj Minja, en la nordo de la provinca teritorio, difiniĝas per la latituda grado 27° 54'.

oazo Ĥarga

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la teritorio vivas nur 187 256 homoj, la provinco do havas la senkompare plej malaltan loĝdenson de Egiptio. Loĝataj preskaŭ ekskluzive estas la oazoj en la basenoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie la provincon karakterizas oaza agrikulturo kaj minado. Plej grava ekonomia branĉo estas la minado de fosfatoj ekzemple en la fosfatminejoj de Abu Tartur 50 kilometrojn okcidente de la oazo Ĥarga. Sur la kultivitaj agroj de la oazoj precipe kultiviĝas daktiloj, citrusaj fruktoj, olivoj, rizo kaj grenoj. Infrastrukture aparte gravas 1500 kilometrojn longa ringoforma ŝoseo, kiu finkonstruiĝis en 1980 kaj venante de Luksoro ligas la loĝatajn lokojn en kvin egiptiaj basenoj kaj finiĝas en Kairo: Ĝi pasas tra la basenoj Ĥarga, Daĥla, Farafra, Baharija kaj tra la urbo Madinat al-Fajum, centro de la provinco Fajum. Ekonomie aparte gravas du aktualaj projektegoj por agrikultura evoluo, nomataj projekto "Nova Valo" kaj "Toŝka".