Provinco Kairo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Kairo
محافظة القاهرة
Egypt Cairo locator map.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kairo
Areo 214 km²
Loĝantaro 7 786 640 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-C
provinca flago
provinca flago
v  d  r
Information icon.svg

Kairo, foje ankaŭ nomita Al Qahira (arabe محافظة القاهرة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Qāhira respektive Muhafazat al-Kahira) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 7 786 640 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Kairo, la nacia ĉefurbo.

La provinco limas norde je la provinco Kaljubija, oriente je la provinco Helŭan, okciente je la provinco Gizo, kaj sudoriente trans la rivero Nilo tuŝetas la provincon 6-a de Oktobro. Al la provinca teritorio apartenas la moderna kaj historia urbocentroj de Kairo ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, dum la urbopartoj okcidente de la rivero apartenas al la provinco Gizo. La plej orienta parto de la provinco jam estas parto de la dezerto Saharo.