Provinco Gizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
provinco Gizo
محافظة الجيزة
Egypt Giza locator map.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gizo
Areo 85 105 km²
Loĝantaro 6 272 571 (stato: censo de 2006)
ISO-kodo EG-GZ
provinca flago
provinca flago
v  d  r
Information icon.svg

La provinco Gizo (arabe محافظة الجيزة, latinliterigo Muḥāfaẓat al-Ǧīza respektive Muhafazat al-Ĝiza, laŭ la masra lingvo, do la egipta araba: al-Gīza) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 6 272 571 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma loĝloko Gizo, kiu fakte estas urboparto de Kairo.

La provinco limas norde je la provinco Minufija, oriente je la provincoj Kairo kaj Suezo, sudoriente je la provincoj Beni Suef, Fajum kaj Minja, sude je la provinco al-Ŭadi al-ĝadid kaj nordokcidente je la provinco Matruh.

La teritorio inkluzivas la okcidentajn kaj sudajn kvartalojn de la urbo Kairo, inkluzive de la nekropolo de la antikva urbo Memfiso. Norde de la Libia Dezerto krome ĝi inkluzivas la ebenaĵon El Bahrija.