Saŭhaĝ (arabeمحافظة سوهاج, latinliterigo Muḥāfaẓat Sawhāǧ respektive Muhāfazat Saŭhāĝ, en la masra lingvo aŭ egipta araba Sōhāǧ respektive Sōhāĝ) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Laŭ la stato de la censo de 2006 ĝi havis 3 746 377 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Saŭhaĝo. Alia grava urbo estas El Baljana.