Mohamed Naŝid
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 15 Feb. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Mohamed Naŝid މުޙައްމަދު ނަޝީދު |
|
|---|---|
| Prezidento de la Maldivoj | |
| Komenco de oficeco | 11-a de novembro 2008 |
| Antaŭulo | Maumun Abdul Gajum |
|
|
|
| Naskiĝo | la 17-an de majo 1967 Malé |
| Nacieco | |
| Vidu ankaŭ biografian portalon | |
Mohamed Naŝid, mahle މުޙައްމަދު ނަޝީދު, (naskiĝinta la la 17-an de majo 1967 en Malé) estas maldiva politikisto kaj fondinto de la Maldiva Demokratia Partio (MDP). Dum la 1990-aj jaroj, li enkarceriĝis multfoje pro sia politika agado. Li estis la Prezidento de la Maldivoj de la 11-a de novembro 2008 ĝis la 7-a de februaro 2012, kiam li demisiis post semajnoj da manifestacioj. Poste, li asertis ke la demisio estis perforta kaj antaŭpafila.


