Mokra
Mokra (ankaŭ hungare), ukraine Мокра, slovake Mokré estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Pereĉin, en municipo de Poroŝkovo.
Bazaj informoj
- 48° 42′ 16″ N 22° 42′ 54″ O / 48.70444 °N, 22.71500 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 42′ 16″ N 22° 42′ 54″ O / 48.70444 °N, 22.71500 °O (mapo)
- Areo: 8 km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 89230
- Telefonprefikso: 3145
Situo
Historio
En 1910 vivis en Mokra 410 loĝantoj, (400 rutenoj, po 4 germanoj kaj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Mokra apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Perecseny, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Mokra. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.