Torda momanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Momanto de forto)
Tordomomanto aganta al ŝafto: La forto agas orte al la distancvektoro kaj la valoro de la momanto rezultas
La momanto M=FLsin

Momanto de fortotorda momanto estas vektora produto de forto F kaj levilbrako r, kiu donas la momanton M je punkto O:

La momanto estas same vektora kvanto, kiu estiĝas en la punkto O, ĝi estas orta je ebeno de la forto kaj la direkta vektoro. Ĝia direkto estas donata laŭ la regulo de vektora produto en dekstra kartezia koordinatsistemo. La mezurunuo de la torda momanto estas Nm (neŭton-metro).

La torda momanto aperas kun enkonduko de la masopunkta sistemo. La masopunktoj moviĝas en diversaj direktoj kaj rapidoj. Se oni difinas punkton al origino, la distanco de tiu estas la vektoro. La vektora produto de tiu kaj la impulsa vektoro de la masopunkto donas impulsmomanton.

Tiu estas kvanto dependa de la rilata punkto. La kvanto je tempa derivado la impulsmomanto estas la torda momanto.

kiel v kaj p estas paralelaj, tiel ilia produto estas 0.

La impulsmomanto de la punkta sistemo estas sumo de la unuopaj impulsmomantoj, kaj la torda momanto (alienomita tordokuplo pri du tordaj momantoj paralelaj kaj laŭ kontraŭaj direktoj) de la punkta sistemo estas sumo de la unuopaj momantoj de fortoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]