Monaĥejo Pfäfers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monaĥejo Pfäfers

MonaĥejoAbatejo Pfäfers estas benediktana abatejo en la komunumo Pfäfers en Sarganslando, Kantono Sankt-Galo, Svislando. La monaĥejo estis fondita en la 8-a jarcento kaj malfondita en la jaro 1838 per decido de la granda konsilio de Kantono Sankt-Galo. En la baroka konstruaĵo de la monaĥejo el la 17-a jarcento ek de la jaro 1845 troviĝas la psikiatra kliniko Sankt-Pirminsberg. La iama monaĥeja preĝejo Sankt-Maria hodiaŭ estas la pastra preĝejo de la katolika eklezia komunumo de Pfäfers.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la kroniko de Hermann la lamulo de Reichenau la monaĥejo estis fondita en la jaro 731. La unuaj monaĥoj venis el la Monaĥejo Reichenaŭ. La legendo rilatigas la fondon de la monaĥejo al la migranta episkopo kaj posta sanktulo Pirmin. La abatejo estis unuan fojon dokumente menciita en la jaro 762. Apud la episkopa urbo Koiro la Monaĥejo Pfäfers dum mezepoko fariĝis la plej grava eklezia centro de Koira Retio. La monaĥejo fondis multnombrajn preĝejojn en la regiono kaj posedis bienojn vaste disdonitajn inter Sudtirolo kaj Baden-Virtembergo. En la jaro 840 la imperiestro Lotaro koncedis al Pfäfers la liberecon elekti sian abaton. Imperiestro Ludoviko la infano donacis la abatejon en la jaro 905 al la episkopo Salomo la 3-a, kiu samtempe estis abato de la Monaĥejo Sankt-Galo. Sekvis jardeka kverelo inter la Sankt-Galo kaj Koiro pri la posedo de la Abatejo Pfäfer. La imperiestro Oto la 1-a konfirmis en la jaro 949 denove la liberecon por elekti la abaton, kial la Abatejo Pfäfers gardis sian sendependecon.

En la jaro 1665 la monaĥejo estis detruita de inscendio. Sekvis la konstruo de la nova baroka konstruaĵo. En la jaro 1734 estiĝis kverelo, ĉar Zuriko rifuzis la konfirmon de la abato. Enketokomisiono tiam eltrovis, ke pluraj el la imperiestraj dokumentoj, kiuj koncedis privilegiojn kaj liberecojn al la monaĥejo, estis falsigoj. En la jaro 1794 okazis ribelo de la servutoj kontraŭ la abatejo. Post la enmarŝo de la franca armeo en la jaro 1798 la monaĥejo estis dumtempe malfondita, sed ĝi estis reinstalita post la findo de la Helveta Respubliko en la jaro 1803. Pro la katastrofa financa situacio la lasta abato Plazidus Pfister en la jaro 1838 devis peti la papon por mondigo de la monaĥejo, kiu en la sama jaro per decido de la granda kantona konsilio de Sankt-Galo estis malfondita.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La teksto baziĝas grandparte sur la artikolo Mohaĥejo Pfäfers en la germana vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]