Monogramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"FII" - monogramo de Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio-Hungario, latine Franciscus Iosephus Imperator, en la Arthistoria Muzeo de Vieno

Monogramo laŭ PIV estas du aŭ pluraj literoj, precipe la komencliteroj de ies nomo, interplektitaj en desegnon. Origine la vorto signis unuopan literon, kutime la komenca litero de homo iumaniere notita sur objekto posedata de tiu persono. Pli poste la vorto ekpriskribis simbolon el du aŭ pluraj arte formigitaj literoj kunmetitaj al kvazaŭ unu signo.

La plej ofta uzo de monotramo estas la interplektita videbligo de la komencaj literoj de la persona kaj familia nomoj kiel "nomsigno". Signo, kiu en la maniero de monogramo interligas ĉiujn elementojn de nomo, nomatas "kalogramo".

monogramo de Henriko la 3-a, estro de la Sankta Romia Imperio: la imperiestro igis la monogramo subskribo, propramane aldonante la horizontalan strekon

Ekde Karolo la Granda tiuj grafikaj simboloj uziĝis en oficialaj dokumentoj de la mezepoko. En papaj dokumentoj ekde Leono la 9-a la saluto "bene valete" ("fartu bone" plurale) estas uzita kiel monogramo.

En la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento ŝtofaĵoj, aparte litotukoj kaj mantukoj, estis signitaj per broditaj monogramoj, por eviti interŝanĝojn en profesiaj lavejoj kaj gladejoj.