Montara hotelo sur Suchý vrch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montara hotelo sur Suchý vrch
hotela konstruaĵo • Montara kabano
Lando Ĉeĥio vd
Situo Orličky
Situo
Geografia situo 50° 3′ 7″ N, 16° 41′ 23″ O (mapo)50.052064416.6898447Koordinatoj: 50° 3′ 7″ N, 16° 41′ 23″ O (mapo)
Montara hotelo sur Suchý vrch (Ĉeĥio)
Montara hotelo sur Suchý vrch (Ĉeĥio)
DEC
Montara hotelo sur Suchý vrch
Montara hotelo sur Suchý vrch
Situo de Montara hotelo sur Suchý vrch
Map
Montara hotelo sur Suchý vrch
vdr
Montara hotelo Suchý vrch antaŭ incendio
Belvida turo sur Suchý vrch

Montara hotelo sur Suchý vrch (sur Seka Monto) estas serĉata turisma celo super la orientbohemia urbo Lanškroun, Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en altitudo 995 m s.m. kaj estas atingebla aŭtomobile per vojo kun asfalta tegaĵo el la ŝoseo n-ro 11 inter Jablonné nad Orlicí kaj Šumperk, aŭ piede el diversaj elirpunktoj: per ruĝe signitaj padoj el Mladkov kaj el Králíky trans estinta artileria fuortaro Bouda, parto de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Eblas ankaŭ uzi t.n. Jirásek vojeton el Jablonné nad Orlicí aŭ unu el blue signitaj padoj el Lanškroun, TěchonínŠtíty.

Historio de la kabano ekde la jaro 1924[redakti | redakti fonton]

Pri konstruo de la hotelo (kabano) sur Suchý vrch (Seka Monto) diskutis anoj de Klubo de Ĉeĥaj Turistoj jam en la jaro 1924. En la jaro 1926 jam estis solene metita fundamenta ŝtono. Jam post du jaroj dum monato julio estis la kabano malfermita. Ĝi estis nomita laŭ d-ro Karel Kramář – unua ĉefministro de ĉeĥoslovaka registaro en la jaroj 1918–1919. En la jaroj 1931 – 1932 apud la kabano estis konstruita akvoturo 33 metrojn alta, kiu foje eĉ nun servas kiel belvida turo. La kabano estis ekipita per moderna centra hejtado kaj per elektra lumigo. Ene de la kabano troviĝis reprezenta restoracio, por tranokto 8 dulitaj ĉambroj kaj du tranoktejoj por pluaj 21 personoj. Antaŭ la kabano estis betona baseno. El unuaj eminentaj gastoj, kuj vizitis la kabanon, estis prezidento Edvard Beneš. Poste, kiam en la jaro 1939 germanoj okupaciis Sudetion, la kabano estis uzata por resanigado de vundintaj germanaj aviadaj oficiroj. Al ĉeĥoj ĝi estis redonita nur post la milito kaj solene por la publiko ĝi estis alirebla la 1-an de junio 1945. En tiu jaro la kabanon vizitis poeto Petr Bezruč, kiu skribis kelkajn liniojn en memorlibron:

Irante al la kabano se pluvas, mi sakras,
pro pli rapida irado mi lacas.
Mi deziras por ĉiu ironto
estu ĉiam seka la monto.

Suchý vrch - Belvida kaj telekomunika turoj

En la jaro 1953 la kabano estis fermita por turistoj kaj transdonita al ĉeĥoslovaka armeo. Vasta publiko povis ree uzadi ĝin post la jaro 1961. Dum pluaj jaroj oni diskutis ĉu konstrui skilifton. Bedaŭrinde ĉi tiu plano neefektiviĝis – ne konsentis ĉasgardistoj. Grava rimarkindaĵo en la sepdekaj jaroj estis i.a. traveturo de bicikla vetkurado - Porpaca Vetkuro -/Závod míru/ - trans Suchý vrch kaj urbeto Červená Voda (Ruĝa Akvo). En marto de la jaro 1982 la kabano fermiĝis por unu jaro pro rekonstruado. Post du jaroj estiĝis nova dominanto de la monto – metala turo por telekomunikaj celoj. En la naŭdekaj jaroj estis laŭdinde, ke estis malfermita almenaŭ la belvida turo kaj eĉ bufedo kaj tiu stato daŭras ĝis hodiaŭ. Supre de la turo estas bona panoramo al montaro Králický Sněžník, Hrubý Jeseník inkluzive de monto Praděd. Kaj se estas bonaj vid-kondiĉoj, oni povas vidi la monton Sněžka (Neĝulo) – la plej altan ĉeĥan monton.

Ekde la jaro 1990 la kabano kadukiĝis. Posedantoj de la kabano ne efektivigadis privatigan projekton, kio kaŭzis eĉ juĝan proceson. Principa turnopunkto en historio de la kabano okazis dum nokto de la 16-a ĝis la 17-a de julio 2003, kiam ekflamis incendio, verŝajne intence bruligita. Per tio unu etapo finiĝis kaj komenciĝis plua – malfacile supozebla. La bruliginto ĝis nun ne estas kaptita. Esplorado estis jam metita flanken.

Suchý vrch - konstruo de nova hotelo

Novtempa historio[redakti | redakti fonton]

Novtempa historio de la kabano komenciĝas per la jaro 2009. Post ses jaroj torzon de la forbruligita kabano ekposedis firmao CVS el la urbo Žamberk, kiu planis renovigi la kabanon laŭ origina stato. Dum la jaro 2010 en oficejo de Antonín Němec el la urbo Lanškroun ekestis projekto de nova kabano kaj estis akirita domkonstrua licenco. Kaj jam estas evidente laŭ la plano, ke la kabano situos sur originaj fundamentoj kaj eĉ parto de ŝtona submuraĵo estos respektata. Dimensio de la kabano ne ŝanĝiĝos, nek ĝia celo kiel ripozejo. En suba parto de la kabano estos akceptejo kaj resanigaj akvokirlaj kuvoj por la gastoj. En la dua etaĝo estos kuirejo kaj restoracio. En la tria kaj kvara etaĝoj estos ĉambroj por loĝado kaj dormado.

Fine de la jaro 2010 regiona registaro aprobis subvencion por renovigi la kabanon per sesdek procentoj el ĉiuj elspezoj. En printempo de la jaro 2011 komenciĝis realigo de la konstruaĵo en suma valoro de 42 milionoj de kronoj. Oni planas, ke la unuaj turistoj povus veni kaj sidiĝi al la tabloj en nova kabano dum julio de la jaro 2012. Estas ankaŭ proponita plano konstrui skilifton ekde vilaĝo Dolní Boříkovice ĝis Suchý vrch.